From Wikipedia, the free encyclopedia
Su Song (en simpligita ĉina: 苏颂; en tradicia ĉina: 蘇頌; en pinjino: Sū Sòng; en Pe̍h-ōe-jī: So͘ Siōng; omaĝa nomo: Zirong 子容)[1] (1020–1101) estis fama Hokla[2] multfakulo kiu estis priskribita kiel sciencisto, matematikisto, politikisto, astronomo, kartografo, horloĝisto, kuracisto, farmakologo, mineralogo, zoologo, botanikisto, mekanika kaj arkitektura inĝeniero, poeto, antikvaĵisto, kaj ambasadoro de la Song Dinastio (960–1279).
Su Song | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1020 en Ĉjuanĝoŭ |
Morto | 1-an de januaro 1101 (81-jaraĝa) |
Ŝtataneco | Norda Song-Dinastio Dinastio Song |
Familio | |
Patro | Su Shen (en) |
Infanoj | Su Jing (en) , Su Jiong (en) , Su Xi (en) , Su Xi (en) , Su Jia (en) |
Okupo | |
Okupo | kartografo poeto politikisto apotekisto filozofo kuracisto botanikisto zoologo astrologo metalurgo astronomo konstruinĝeniero matematikisto diplomato arkitekto inventisto natursciencisto |
Verkoj | Q11093455 |
Su Song estis la inĝeniero de hidraŭlik-mekanika astronomia turhorloĝo en mezepoka Kajfengo, kiu uzis fruan ekzempleron de ellasa mekanismo.[3][4][5][6] La ellasa mekanismo de la horloĝo de Su estis inventita de la budhisma monako Ĝi Ksing kaj la registara funkciulo Liang Lingzan en la jaro 725 por funkciigi specimenon de akvo-movita armela sfero, kvankam la armela sfero de Su estis la unua funkciigita de mekanika horloĝmekanismo.[6][7][8] La turhorloĝo de Su estis ankaŭ la plej malnova konata senfina transmisia ĉeno, nomita tian ti (天梯), aŭ "ĉiela ŝtuparo", kiel estas priskribita en lia prihorloĝa traktaĵo.[9] La turhorloĝo havis 133 diferencajn rostilŝraŭbojn por indiki kaj sonorigi la horojn.[10] La traktaĵo de Su Song pri la turhorloĝo, nome Xinyi Xiangfayao (新儀象法要), survivis el sia verkitaa formo en 1092 kaj oficiala prespublikaĵo en 1094. La libro estis analizita de multaj historiistoj, kiel ekzemple Joseph Needham. La horloĝo mem, tamen, estis dismuntita de la invada Jurĉena armeo en la jaro 1127, kaj kvankam okazis klopodoj por remunti ĝin, la turhorloĝo neniam estis sukcese reinstalita.
La Xinyi Xiangfayao estas la plej bone konata traktaĵo de Su, sed tiu multfakulo kompilis ankaŭ aliajn verkojn. Li kompletigis grandan ĉielan atlason de kelkaj stelmapoj, kelkajn terajn mapojn, same kiel traktaĵo pri farmakologio. Tiu lasta studis ankaŭ rilatajn temojn pri mineralogio, zoologio, botaniko, kaj metalurgio.
Eŭropaj jezuitaj vizitantoj en Ĉinio kiel Matteo Ricci kaj Nicolas Trigault iom verkis pri ĉinaj horloĝoj funkciigitaj per radoj,[11] sed aliaj erare kredis, ke ĉinoj neniam progresis el la stadio de klepsidro, incenshorloĝoj, kaj sunhorloĝoj.[12] Ili pensis, ke antaŭenirintaj mekanikaj horloĝoj estis novaj en Ĉinio kaj ke tiuj mekanismoj estis io valora kiujn eŭropanoj povus donaci al la ĉinoj.[12] Kvankam ne tiom rimarkindaj kiom en la Songa periodo, tiutempa ĉinaj tekstoj de la Ming Dinastio (1368–1644) priskribis relative nerompitan historion de mekanikaj horloĝoj en Ĉinio, el la 13a jarcento al la 16a.[13] Tamen, la turhorloĝo de Su Song ankoraŭ dependis el la uzado de akvoradoj por funkciigi ĝin, kaj ili ne estis tute mekanikaj kiel la malfrumezepokaj eŭropaj horloĝoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.