From Wikipedia, the free encyclopedia
La aŭtenteco estas koncepto en psikologio (partikulare en ekzistadisma psikiatrio) same kiel en ekzistadisma filozofio kaj estetiko (rilate al variaj artoj kaj muzikaj ĝenroj. En ekzistadismo, aŭtenteco estas la grado en kiu la agado de individuo estas kongruaj kun ties kredoj kaj deziroj, spite eksterajn sociajn premojn; oni vidas la mio konscia kiel la akcepto esti en materia mondo kaj trafi eksterajn fortojn, premojn kaj influojn. En ekzistadismo manko de aŭtenteco estas konsiderata "malbona fido". La alvoko al aŭtenteco datas el la fama instruordono de la Orakolejo de Delfo, “Konu vin mem.” Sed la aŭtenteco pliampleksigas tiun mesaĝon: "ne nur konu vin mem – estu vi mem."[2][3]
La opinioj pri la aŭtenteco en kulturaj agadoj varias amplekse. Por ekzemplo, filozofoj Jean Paul Sartre kaj Theodor Adorno havis kontraŭajn vidpunktojn rilate al ĵazo, kion Sartre konsideris aŭtenta kaj Adorno malaŭtenta. La koncepto de aŭtenteco ofte estas transigita en muzikaj subkulturoj, kiel punko kaj metalroko, en kiuj supozita manko de aŭtenteco estas ofte etikedita per la epiteto "pozemo". Same estas polemikoj pri la aŭtenteco en muzikaj ĝenroj kiel Haŭzo, Hiphopo, kaj Tekno-muziko.[4][5]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.