Jen ekestos listo de okazaĵoj en aŭgusto 2017:
- 1-a de aŭgusto
- Eksplodo mortigis almenaŭ 29 personojn kaj vundis dekojn ĉe ŝijaisma moskeo en Herato, Afganio.
- Opoziciestroj Leopoldo López kaj urbestro de Karakaso Antonio Ledezma estis reenprizonigitaj en Venezuelo.
- 2-a de aŭgusto
- 4-a de aŭgusto
- 5-a de aŭgusto
- 6-a de aŭgusto
- 7-a de aŭgusto
- La voĉdonantoj de Maŭritanio aprobas nuligon de la Senato.
- 8-a de aŭgusto
- Tertremo okazinta en Siĉuano, Ĉinio, okazigis almenaŭ 20 mortojn.
- 9-a de aŭgusto
- Iama ĉefministro de Pakistano nome Naŭaz Ŝarif estis elpostenigita pro korupto en la kazo de la Panamaj Paperoj.
- 10-a de aŭgusto
- 11-a de aŭgusto
- Du trajnoj koliziis en Aleksandrio, Egiptio, kio okazigis almenaŭ 43 mortojn kaj vundojn al aliaj almenaŭ 55 personoj.
- La balota instanco konfirmis venkon de la prezidanto Uhuru Kenyatta de Kenjo, dum la opozicio de Raila Odinga, malakceptas tiun konfirmon. Tumultoj okazas.
- 13-a de aŭgusto
- Ĉirkaŭ 70 infanoj en la ŝtata Hospitalo Baba Raghav Das en Gorakhpur, Utar-Pradeŝo, Barato, mortis, plej parte pro manko de likva oksigeno pro nepago fare de la ŝtata registaro.
- Atenco kontraŭ restoracio en Vagaduguo, Burkino, rezultis en 17 viktimoj kaj 3 atencintoj mortintaj.
- 14-a de aŭgusto
- 15-a de aŭgusto
- Dek tri homoj mortis pro arbofalo dum festo en Madejro, Portugalio.
- 27 personoj mortis pro memmortiga atenco en merkato de Kondunga, nordokcidente de Niĝerio.
- 16-a de aŭgusto
- Insurekcio en prizono de la ŝtato Amazonas, sude de Venezuelo, okazigis almenaŭ 37 mortojn kaj 14 vunditojn.
- 17-a de aŭgusto
- 18-a de aŭgusto
- La polico de Filipinoj mortigis almenaŭ 80 personojn en tri tagoj dum lukto kontraŭdroga.
- 19-a de aŭgusto
- Almenaŭ 23 mortintoj kaj 64 vunditoj pro trajnakcidento en la subŝtato Utar-Pradeŝo, Barato.
- 20-a de aŭgusto
- 100 mortoj dum unu nokto en Barato kaj Bangladeŝo pro inundoj. Ĉirkaŭ 800 mortoj dum kelkaj tagoj.
- 21-a de aŭgusto
- El 21a al 23a tajfuno Hato frapis Ĉinion (ankaŭ Filipinojn) kaj okazigis 26 mortojn kaj grandajn damaĝojn.
- 23-a de aŭgusto
- 24-a de aŭgusto
- 40 mortoj pro du ŝipovrakoj dum du tagoj en Brazilo.
- 25-a de aŭgusto
- Almenaŭ 32 mortoj en Barato pro tumultoj post esti kondamnita pro seksa perforto amaskomunikila guruo Gurmeet Ram Rahim Singh Ji Insan.
- La eks-ĉefministrino de Tajlando, Yingluck Shinawatra, fuĝis pro ebla prizonkondamno.
- 26-a de aŭgusto
- Uragano Harvey tuŝis la marbordon de Teksaso, Usono, kaj okazigis naŭ mortojn, enormajn damaĝojn kaj inundojn.
- 27-a de aŭgusto
- 30-a de aŭgusto
- La inundoj pro Uragano Harvey en Teksaso, Usono, jam okazigis tridek mortojn, 30,000 senhejmigitojn kaj enormegajn damaĝojn, inkluzive en la naftindustrio.
- 31-a de aŭgusto
- Pli ol 3000 mortoj dum la lasta monato en Suda Azio pro inundoj de musono, la plej terura en la lastaj jaroj.
- Almenaŭ 34 mortintoj pro falo de konstruaĵo en Mumbajo, Barato.