Aŭgusto Cezaro
la unua imperiestro de Romio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Gajo Julio Cezaro Aŭgusto aŭ simple Aŭgusto (naskiĝis la 23-an de septembro 63 a.K., mortis la 19-an de aŭgusto 14 p.K; latinlingve Gaius Iulius Caesar Augustus), estis la unua imperiestro de la Romia imperio, kvankam li nomis sin nur la "Unua Civitano" (princeps), kaj la "Patro de la Patrujo" (pater patriae). Antaŭ 44 a.K. oni nomus lin Oktavio (Gaius Octavius Thurinus), inter 44 - 27 a.K., Oktaviano (Gaius Iulius Caesar Octavianus), kaj je 27 a.K., li akiris la nomon Aŭgusto (Augustus). Li partoprenis en la dua triumviraro kaj estis la pra-nevo kaj heredonto de Julio Cezaro. Kiel triumviro kaj poste kiel imperiestro, Aŭgusto regis la Roman imperion dum 57 jaroj, de -43 ĝis 14. Li konsideris sin nedenaska membro de la historia romia familiaro gens iulia, pro tio ke li estis adoptita fare de Julio Cezaro, kaj krome konsideris sin ankaŭ nedenaska ano de la same patricia familiaro gens claudia, pro tio ke lia tria edzino Livia Drusilla estis el tiu familio: per tio do li laŭ sia memkompreno duoble estis romia nobelo, nome el la Juli-Klaŭdia dinastio.
Post la murdo de Julio, Oktavio kune kun Marko Antonio venkis Markon Bruton kaj la respublikanojn en la Batalo de Filipio je -42. Oktavio estis malsana dum la batalo, do Antonio estis la vera venkinto. Post Filipio, Oktavio kaj Antonio kaj Marko Lepido dividis Romion inter si kaj formis la duan triumviraron. Sed poste Oktavio venkis Lepidon kaj, en la Batalo de Aktio je la 2-a de septembro -31, li venkis Antonion mem. Antonio klare estis la plej bona generalo, sed lia pasia amo por Kleopatra nubigis lian juĝon.
Post la venko de Antonio, neniu povis stari kontraŭ Oktavio. Do je -27, la Senato donis al li la nomon Aŭgusto (latine, Augustus, "altigita") kaj donis al li la potencon de imperiestro.
La Respubliko kaj ties libereco estis delonge mortintaj —ili efektive mortis sur la kampo de Filipio— sed cent jaroj de militoj, internaj kaj eksteraj, estis anstataŭigitaj de paco, bona regado, sufiĉa monkvanto, bonaj komunikvojoj, libera komerco kaj poŝto, kiu alvenas. La longa romia paco komencis...