![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/3/3e/Kleopatra-VII.-Altes-Museum-Berlin1.jpg/640px-Kleopatra-VII.-Altes-Museum-Berlin1.jpg&w=640&q=50)
Kleopatro
faraonino de Egiptio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Kleopatra Filopator (greke Κλεοπάτρα θεά φιλοπάτωρ, kio signifas "Dio amas ŝian patron"; naskiĝis en 69 a.K., mortis en 30 a.K.) estis reĝino en Antikva Egiptio kaj lasta reĝino de la Ptolemea dinastio de Egipto.
"Kleopatra" alidirektas ĉi tien. Por aliaj uzoj, vidu la paĝon Kleopatra (apartigilo).
Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
Fermi
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/c/ce/%D0%9A%D0%BB%D0%B5%D0%BE%D0%BF%D0%B0%D1%82%D1%80%D0%B0_VII.jpg/320px-%D0%9A%D0%BB%D0%B5%D0%BE%D0%BF%D0%B0%D1%82%D1%80%D0%B0_VII.jpg)
Ŝi estis la amantino de Julio Cezaro, kaj naskis al li unu filon. Ŝi poste estis ama(n)tino de Marko Antonio kaj naskis al li filinon: Kleopatro Seleneo.
Ŝiaj agoj kaj aspiroj influis la politikajn kaj militajn movojn de la lastaj tagoj de la Romia Respubliko. Ŝi urĝe provis savi kaj konservi regnon mortantan. Kun ŝia morto la helena periodo en Egiptio finiĝis. Ŝia persono ekscitis la imagojn de poetoj, pentristoj, dramistoj, verkistoj, produktoroj kaj aliaj artistoj dum jarcentoj, kaj ŝi daŭre ekscitas ilin eĉ hodiaŭ.