From Wikipedia, the free encyclopedia
La Juli-Klaŭdia dinastio estis la unua Romia imperia dinastio, konsista el la unuaj kvin imperiestroj — nome Aŭgusto, Tiberio, Kaligulo, Klaŭdio, kaj Nerono[1] — aŭ la familio al kiu ili apartenis. Ili regadis en la Romia Imperio el ties formado sub Aŭgusto en 27 a.K, ĝis la jaro 68 p.K kiam la lasta el la linio, nome Nerono, memmortigis.[2] La nomo "Juli-Klaŭdia dinastio" aŭ Julia-Klaŭdia dinastio estas historiografia termino derivita de la du ĉefaj branĉoj de la imperia familio: nome gens Julia (Julii Caesares) kaj gens Klaŭdia (Claudii Nerones).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.