diskriminacio laŭ aĝo From Wikipedia, the free encyclopedia
Aĝismo estas diskriminado kontraŭ, kaj uzado de stereotipoj pri, individuoj aŭ grupoj surbaze de iliaj aĝoj. Tio povas esti laŭnorma, aŭ sistema.[1][2] La terminon inventis Robert Neil Butler en 1969 por priskribi diskriminadon kontraŭ maljunuloj laŭ la ŝablonoj seksismo kaj rasismo.[3] Butler difinis "aĝismon" kiel kombinon de tri konektitaj elementoj. Inter ili estis antaŭjuĝaj sintenoj al maljunuloj, maljuneco, kaj la maljuniĝa procezo; diskriminaj praktikoj kontraŭ maljunuloj; kaj instituciaj praktikoj kaj politikoj, kiuj daŭrigas stereotipojn pri maljunuloj.[4]
La termino poste etendiĝis por priskribi ankaŭ antaŭjuĝojn kaj diskriminadon kontraŭ adoleskantoj kaj infanoj, ekzemple ignori iliajn ideojn pro ilia juneco aŭ supozi ke ili estas naivuloj, aŭ ke ili kondutu sin iumaniere pro sia aĝo.[5] Oni rimarkis, ke tia stigmato ne nur okazas ekster la image kohera grupo sed same okazas en la grupo al kiu la stigmato estas aplikata (same kiel seksismo, aliseksemismo, rasismo, lingvismo, ktp).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.