![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/f3/Pyrrol2.svg/langeo-640px-Pyrrol2.svg.png&w=640&q=50)
Azolo
klaso da kvin-membraj kombinaĵoj / From Wikipedia, the free encyclopedia
Azoloj[1] estas klaso da kvin-membraj kombinaĵoj enhavantaj nitrogenatomojn kaj minimume pli aliaj ne-karbonaj atomoj, t. e., nitrogeno, sulfuro aŭ oksigeno kiel parto de la ringo. Ilia nomo derivas el la nomenklaturo kreita de Arthur Rudolf Hantzsch (1857-1935) kaj Oskar Widman (1852-1930). La bazaj komponaĵoj estas aromataj kaj posedas du duoblajn ligilojn. Kelkaj reduktitaj analogaĵoj ankaŭ sintezeblas tiaj kiaj la azolino kaj azolidino.
![]() |
Por la planto, vidu la paĝon Azolo (planto). |
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/f3/Pyrrol2.svg/220px-Pyrrol2.svg.png)
Unu, kaj nur unu soleca elektroparo en ĉiu heteroatomo de la ringo partoprenas en la aromata ligaĵo de unu azolo. La nomoj de la azoloj konservas la prefikson okaze de la reduktiĝo (ekzemple: pirazolino, pirazolidino, ktp). La nombrado de la ringatomoj en la azoloj komencas per la heteroatomo kiu ne partoprenas en la duobla ligilo, kaj poste daŭrigas rilate al la alia heteroatomo. Imidazolo kaj aliaj heterociklaj aromataj kvin-membraj sistemoj kun du nitrogenoj estas ekstreme ordinaraj en naturo kaj estas parto de kernoj de multaj biomolekuloj, tia kia la histidino.