From Wikipedia, the free encyclopedia
La Azia drongokukolo Surniculus lugubris estas specio de la kukoledoj, familio de la ordo de birdoj, nome Cuculiformes, kiuj inkludas ankaŭ la vojkurulojn, la aniojn, la centropojn kaj la hoacinon. Ĝi troviĝas en suda Azio.
Azia drongokukolo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Surniculus lugubris (Horsfield, 1821) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Tiu ĉi specio similaspektas kun la Nigra drongo aŭ Dikruro. Ĝi povas esti facile distingita pro ties rekta beko kaj la blanka striita ventro. Ĝi estas nestoparazito de etaj timaliedoj. Oni ne certas pri kiel aŭ ĉu la aspekto de drongo kaŭzas profiton al tiu ĉi specio.
Ĝi kunhavas la genron Surniculus kun la Filipina drongokukolo Surniculus velutinus. Tiu estis kutime traktita kiel subspecio de S. lugubris, sed ĝi povas esti separata kiel aparta specio sur la bazo de voĉo kaj junula plumaro.
Kelkaj ĵusaj pristudoj sugestas, ke la specio povas esti eĉ disigita en du rekonitaj formoj, nome Kvadrovosta kaj Forkovosta.[2]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.