From Wikipedia, the free encyclopedia
Thomas Horsfield (12a de majo 1773 – 24a de julio 1859) estis usona kuracisto kaj naturalisto kiu laboris etende en Indonezio, priskribante nombrajn speciojn de plantoj kaj animaloj el la regiono. Li estis poste zorganto de la Muzeo de la Orienthindia Kompanio en Londono.[1][2]
Thomas Horsfield | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Thomas Horsfield | |||||
Naskiĝo | 12-an de majo 1773 en Filadelfio | ||||
Morto | 24-an de julio 1859 (86-jaraĝa) en Londono | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Usono Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (1801–1922) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | kuratoro biologo entomologo botanikisto zoologo ornitologo kuracisto vd | ||||
Laborkampo | Zoologio kaj plantoscienco vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Horsfield naskiĝis en Bethlehem, Pensilvanio, kaj studis medicinon ĉe la Universitato de Pensilvanio.[3] Li estis nepo de Timothy Horsfield, Sr. (1708- 1773), kiu naskiĝis en Liverpool kaj elmigris al Novjorko en 1725.[1] Moviĝinte en 1725 al Novjorko, li kaj lia frato Isaac starigis buĉejon. La familio Horsfield konvertiĝis el la Eklezio de Anglio al Moravianismo, Protestanta alnomigo kun forta emfazo sur edukado. En 1748 li postulis permeson por ekloĝis en Bethlehem, Pensilvanio. Li tamen movis nur sian familion al Bethlehem kaj li aliĝis al ili nur la venontan jaron.[1] Kiam estis kreata la kantono Northhampton en 1752, li iĝis juĝisto fare de la Guberniestro Hamilton. En 1763 li iĝis kolonelo de la trupoj kiuj defendis la limojn kontraŭ la indianaj atakoj. Unu el ties filoj, nome Joseph Horsfield estis delegito en la Pensilvania konvencio kiu ratifis la Federan Konstitucion. La avo Horsfield estis amiko de Benjamin Franklin kaj estis menciata en ties aŭtobiografio. La patro de Horsfield estis Timothy Horsfield, Jr. (mortiĝis la 11an de aprilo, 1789) kaj edziĝis al Juliana Sarah Parsons de Filadelfio en 1738. Thomas Horsfield naskiĝis en Bethlehem la 12an de majo, 1773. Li iris al lernejo de Moravianoj en Bethlehem kaj Nazareth. Li prenis intereson en biologio kaj faris farmacian studon kun Dro. Otto (probable John Frederick Otto KD, de Nazareth). En 1798 li gradiĝis en medicino el la Universitato de Pensilvanio, kaj lia tezo temis pri efikoj de venena hedero.[1]
En 1790 li akceptis postenon kiel kuracisto en la ŝipo China, komerŝipo kiu estis navigonta al Javo. Li pasis tra Batavio kaj prenis grandan intereson en plantoj de medicina valoro. En 1801 li kandidatiĝis kiel kuracisto ĉe la Nederlanda Kolonia Armeo en Batavio. Dungita tie, li interesiĝis pri flaŭro, faŭno kaj geologio de la regiono. La Brita Orienthinda Kompanio ekkontrolis la insulon el nederlandoj en 1811, kaj Horsfield ekkolektis plantojn kaj animalojn je la konto de la guberniestro kaj amiko Sir Thomas Stamford Raffles. En 1816 Javo estis redonita al la nederlandoj kaj Horsfield moviĝis oriente al Sumatro. En 1819 li abandonis la insulon pro malsano kaj revenis en Londonon per la ŝipo Lady Raffles.[1]
Reveninte en Londonon, Horsfield plukontaktis kun Sir Stamford Raffles kaj iĝis zorganto de la muzeo de la Orienthinda Kompanio ĉe strato Leadenhall, Londono, kie laboris kun Charles Wilkins. Li restis en tiu posteno, poste kiel ĉefzorgisto, ĝis sia morto la 24an de julio, 1859. Horsfield interesiĝi en geologio, botaniko, zoologio same kiel entomologo. Li estis influata de William Sharp Macleay kaj ties kvineca sistemo de klasigo. Li estis membro de la Reĝa Societo de Londono (1828) kaj membro de la Linea Societo (1820), kies vicprezidento li iĝis poste.[1] Horsfield iĝis helpa sekretario de la Zoologia Societo de Londono ĉe ties kreado en 1826. En 1833, li estis fondinto el kio iĝis Reĝa Entomologia Societo de Londono. Li estis elektita membro de la Reĝa Societo en 1828.[2] Horsfield mortis hejme en Camden Town kaj estis entombigita ĉe la Moraviana Tombejo en Chelsea.[1][2]
Horsfield verkis Zoological Researches in Java and the Neighbouring Islands (1824). Li ankaŭ klasigis nombrajn birdojn kun Nicholas Aylward Vigors, ĉefe ĉe ties A description of the Australian birds in the collection of the Linnean Society; with an attempt at arranging them according to their natural affinities (Trans. Linn. Soc. Lond. (1827)). Kun la botanikistoj Robert Brown kaj John Joseph Bennett li publikis Plantae Javanicae rariores (1838–52).
Horsfield estas rememorata en la nomoj de nombraj animaloj, kiaj la jenaj:
La standarda aŭtora mallongigo Horsf. estas uzata por indiki tiun individuon kiel aŭtoro dum citado de botanika nomo.[4]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.