From Wikipedia, the free encyclopedia
La atrioventrikla nodo[1] aŭ AV-nodo elektre konektas la aŭriklojn kaj ventriklojn de la koro por kunordigi la batadon de la supra parto de la koro. Ĝi estas parto de la elektra kondukta sistemo de la koro.[2] La atrioventrikla nodo troviĝas en la suba malantaŭa parto de la interaŭrikla septo, apud la malfermo de la koronaria sinuso, kaj konduktas la normalan elektran impulson de la aŭrikloj al la ventrikloj. La atrioventrikla nodo estas tre kompakta (~1 x 3 x 5 mm).
La atrioventrikla nodo troviĝas en la suba malantaŭa parto de la interaŭrikla septo, apud la malfermo de la koronaria sinuso. Ĝi estas tre kompakta (~1 x 3 x 5 mm) kaj troviĝas en la centro de la triangulo de Koch[3], triangulo enfermita de la septa klapo de la trikuspida valvo, la koronaria sinuso kaj la membrana parto de la interaŭrikla septo.[4]
La sanga provizo de la atrioventrikla nodo okazas pere de la atrioventrikla noda branĉo. La deveno de ĉi tiu arterio estas plej ofte (80–90%) filio de la dekstra koronaria arterio, kun la cetero devenanta de la maldekstra cirkumfleksa arterio.[5][6][7] Tio ĉi estas asociita kun la superregado de la koronaria arteria sangocirkulado. En dekstre superregaj individuoj la sanga provizo venas el la dekstra koronaria arterio, dum en maldekstre superregaj individuoj ĝi devenas el la maldekstra cirkumfleksa arterio.
Ĉela signalado per la osta morfogenetika proteino (OMP) ludas kernan rolon en diversaj aspektoj de kora diferencigo kaj morfogenezo. OMP-oj estas plurfunkciaj signaladaj molekuloj necesaj por la disvolviĝo de la AV-nodo. OMP-oj influas la disvolviĝon de la AV-nodo per la Alk3-ricevanto (angle Activin receptor-like kinase 3). Nenormalaĵoj en OMP kaj Alk3 estas asociataj kun kelkaj kardiovaskulaj malsanoj, kiel ekzemple la anomalio de Ebstein kaj atrioventrikla kondukta malsano.[8]
La AV-nodo ricevas du enigojn de la dekstra aŭriklo: malantaŭe tra la crista terminalis kaj antaŭe tra la interaŭrikla septo.[9]
Kuntiriĝo de koraj muskolaj ĉeloj bezonas malpolariĝon kaj repolariĝon de iliaj ĉelaj membranoj. Movado de jonoj tra ĉelaj membranoj kaŭzas ĉi tiujn eventojn. La kora kondukta sistemo (kaj la AV-nodo kiel parto de ĝi) kunordigas la meĥanikan aktivecon. Ondo de ekscito eldisvastiĝas de la sinoatria nodo (SA-nodo) tra la aŭrikloj laŭ specialigitaj konduktaj kanaloj, kiuj aktivigas la AV-nodon.[2] La atrioventrikla nodo prokrastas ĉi tiujn impulsojn je proksimume 0.09 sekundoj. Ĉi tiu prokrasto de la kora pulso estas ekstreme grava: Ĝi certigas ke la aŭrikloj elĵetas ilian sangon en la ventriklojn unue, antaŭ ol la ventrikloj kuntiriĝas.[10]
Ĉi tio ankaŭ protektas la ventriklojn de tro rapida respondo al aŭriklaj misritmoj (vidu ankaŭ sube).[11]
La kondukto dum normala kora ritmo okazas tra du malsamaj vojoj:
Grava propreco, kiu estas unika de la AV-nodo, estas redukta kondukto, t.e. ju pli ofte la nodo estas stimulita des pli malrapida ĝi iĝas.[13] Tio ĉi malhelpas rapidan kondukton al la ventrikloj en kazoj de tro rapidaj aŭriklaj ritmoj, kiel aŭrikla fibrilado aŭ aŭrikla flirtado.
La normala interna stimuladfrekvenco de la AV-nodo sen ekstera stimulo (kiel tio de la SA-nodo) estas 40–60 fojojn/minuto.[14] Ĉi tiu propreco estas grava ĉar perdo de la kondukta sistemo antaŭ la AV-nodo ankoraŭ devas rezulti en stimulado de la ventrikloj per la pli malrapida stimula kapableco de la AV-nodo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.