![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/d/db/Artemisia_annua.jpeg/640px-Artemisia_annua.jpeg&w=640&q=50)
Artemisia annua
specio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Artemisia annua, unujara artemizio aŭ dolĉa artemizio, konata ankaŭ kiel dolĉa vermoherbo,[1] sweet annie, sweet sagewort, annual mugwort[2] aŭ unujara vermoherbo (ĉine), estas ofta tipo de artemizio indiĝena de moderklimata Azio, sed naturigita en multaj landoj kiel en disaj partoj de Nordameriko.[3][4][5][6]
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/2/20/Artemisia_annua.jpg/320px-Artemisia_annua.jpg)
![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Artemisia annua | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Ekstrakto de A. annua, nome artemisinino, estas medikamento uzata por trakti malarion.[7] Malkovro de artemisinino kaj de ties kontraŭmalariaj proprecoj fare de la ĉina sciencisto Tu Youyou kondukis lin al la ricevo en 2011 de la Lasker-Premio kaj en 2015 de la Nobel-premio pri fiziologio aŭ medicino.[8]
Temas pri unujara planto. Ties tigo estas rigida, bruneca aŭ violbruneca. La planto mem estas senhara kaj nature kreskas de 30 ĝis 100 cm alte, kvankam kultivata povas atingi alton de 200 cm. La folioj de A. annua havas longon de 3–5 cm kaj estas dividitaj de profundaj tranĉoj en du aŭ tri malgrandaj folietoj. La intensa aroma odoro de la folioj estas karakteriza.[9]