La artemisinino — konata ankaŭ kiel kinghaosu — kaj ties derivaĵoj estas familio de kuraciloj kiuj posedas la plej rapidan agadon el ĉiuj oftaj medikamentoj kontraŭ la malario okazigita de la parazita protzoo Plasmodium falciparum.[1]​ La traktadoj kiuj enhavas derivaĵojn el la artemisinino (terapioj kombinantaj artemisininon, ACT-ojn) estas aktuale la normiga traktado je tutmonda nivelo kontraŭ la malario. La ĉefa komponanto de la artemisinino estas izolata el la planto Artemisia annua, fakte herbo jam priskribita en la Ĉina tradicia medicino.

Thumb
Artemisia annua

La uzado de tiu medikamento kiel nura terapio estas eksplicite malkonsilita fare de la Monda Organizaĵo pri Sano, ĉar oni trovis pruvojn ke parazitoj de malario disvolvigis reziston al la kuracilo. La terapioj kiuj kombinas la artemisininon kun alia medikamento kontraŭ-malaria estas la preferata traktado ne nur pro ties efektiveco, sed ankaŭ pro ties tolero fare de la pacientoj.

Notoj

Vidu ankaŭ

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.