From Wikipedia, the free encyclopedia
Tu Youyou (ĉine 屠呦呦, pinjine: Tú Yōuyōu); naskita la 30-an de decembro 1930 en Ningbo, Ĉinio) estas ĉina farmacia ĥemiistino kaj edukistino. Ŝi malkovris artemisininon (ankaŭ konitan kiel qinghaosu) kaj dihidroartemisininon, uzatan por trakti la malarion, tio grave antaŭas en la 20a jarcento tropikan medicinon, savante milionojn da vivoj en evoluantaj landoj en Sud-Azio, Afriko kaj Sudameriko.
Pro sia laboro, Tu ricevis en 2011 la premion Albert Lasker Award pri klinika medicino kaj en 2015 la Nobel-premion pri fiziologio aŭ medicino kune kun la usona William C. Campbell kaj la japana Satoshi Ōmura. Tu estas la unua ĉina Nobel premiita kuracistino pri fiziologio aŭ medicino kaj la unua virina civitano de Ĉinio ricevinta Nobel-premion en iu ajn kategorio, same kiel la unua ĉina persono ricevi la premion Albert Lasker. Tu Youyou naskiĝis kaj edukiĝis kaj efektivigis esploron ekskluzive en Ĉinio.[1]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.