triumfa arko en Romo, Italio From Wikipedia, the free encyclopedia
La Arko de Konstanteno (itale Arco di Costantino, latine Arcus Cōnstantīnī) estas triumfa arko en Romo, troviĝanta inter la Koloseo kaj la Palatina Monteto.
Arko de Konstanteno | |||||
---|---|---|---|---|---|
La arko vidita el Via Triumphalis | |||||
| |||||
Koordinatoj | 41° 53′ 23″ N, 12° 29′ 26″ O (mapo)41.88982812.490605 | ||||
konsekro | 25-a de julio 0315 | ||||
Poŝtkodo | 00186 [+] | ||||
Arko de Konstanteno | |||||
Vikimedia Komunejo: Arch of Constantine (Rome) [+] | |||||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||||
La Arko de Konstanteno estis starigita de la Romia Senato por festi la venkon de Konstanteno la 1-a super Maksencio ĉe la Batalo de Milvia Ponto la 28-an de oktobro, 312.[1] Dediĉita en 315, ĝi estas la plej malfrua de la ekzistantaj triumfaj arkoj en Romo, kaj la nura kiu faras ampleksan uzon de spolia, recikligante plurajn gravajn reliefojn de du-jarcentaj imperiaj monumentoj, kiuj donas frapan kaj faman stilan kontraston al la skulptaĵo lastatempe kreita por la arko.
La arko superenhavas la Via Triumphalis, la vojon iritan fare de la imperiestroj kiam ili envojaĝis la grandurbon en triumfo. Tiu itinero komenciĝis ĉe la Marsa Kampo, sekvis tra la Circus Maximus kaj ĉirkaŭ la Palatina Monteto; tuj post la Arko de Konstanteno, la procesio turnus maldekstre ĉe la Meta Sudans kaj marŝus laŭ la Via Sacra al la Roma Forumo kaj al la Kapitola Monteto, pasante kaj la Arkon de Tito kaj tiun de Septimo Severo.
En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kiu montras al li la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, en Azio, el Ĉina Murego al insulo Srilanko. Poste aperas la japana pentristo Hokusajo kiu siavice montras aliajn mirindaĵon el Azio. Kaj poste venas la vico de Fidiaso, kiu montras mirindaĵojn el Eŭropo. Jen kiel oni prezentas la Arkon de Konstanteno kiel unu el ĉefaj mirindaĵoj de Romo:
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.