Anonymous
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Anonymous (eo: "anonimuloj") estas malcentrigita aktivisma kodrompa anaro origine aperinta en 2003 kaj famiĝinta pro ciferecaj atakoj kontraŭ registaroj, registaraj institucioj kaj agentejoj, entreprenoj kaj aliaj organizaĵoj. Ĝenerale la membroj de Anonymous distingiĝas publike uzante la maskon de Guy Fawkes, nome angla katolika revoluciulo kiu partoprenis en la Pulva konspiro, laŭ la stilo de la bildromano V for Vendetta plie populigita per la samnoma filmo, en kiu oni rakontas la historio de maskita aktivulo kiu klopodas elpostenigi britan faŝisman registaron.[1] Tamen, ne ĉiam tio okazas ĉar kelkaj preferas kaŝi sian vizaĝon neuzante maskon aŭ maskas siajn voĉojn pere de voĉŝanĝiloj aŭ tekstoprogramoj kiel Loquendo.
Influoj ampleksas ankaŭ Guy Debord, Ghost in the Shell: Standalone Complex, kaj alispecanojn.