From Wikipedia, the free encyclopedia
V for Vendetta (Esperante V por Venĝiro) estas brita-usona filmo, kies rakonto baziĝas laŭ la samnoma komikso fare de la fama verkisto Alan Moore.
V por Venĝiro | |
---|---|
Usona afiŝo | |
filmo | |
Originala titolo | V for Vendetta |
Produktadlando | Usono, Britio |
Originala lingvo | Angla |
Kina aperdato | 17-a de marto 2006 |
Daŭro | 2h09 |
Ĝenro | Fantasto |
Kameraado | Adrian Biddle |
Buĝeto | 54.000.000 USD |
Reĝisoro(j) | James McTeigue |
Produktisto(j) | Joel Silver, Andy Wachowski, Larry Wachowski, Grant Hill |
Scenaro | Andy Wachowski, Larry Wachowski |
Laŭ la verko de | Alan Moore, David Llyod |
Filmita en | Germanio |
Loko de rakonto | Londono |
Muziko de | Dario Marianelli |
Rolantoj | Hugo Weaving • Natalie Portman • Stephen Rea • John Hurt • Stephen Fry • Rupert Graves • Roger Allam • Ben Miles • Imogen Poots • Eddie Marsan • Clive Ashborn • Sinéad Cusack • Tim Pigott-Smith • Natasha Wightman • Guy Henry • John Standing • James Purefoy • Martin Savage • Matt Wilkinson • Laura Greenwood • David Leitch • Forbes KB • Chad Stahelski |
Laboratoriaj kaj optikaj efektoj | Uli Nefzer |
Produktinta firmao | Warner Bros (Usono), Fünfte Babelsberg Film GmbH (Germanio), Silver Pictures (Usono) |
Distribuo | Warner Bros |
Honorigoj | Saturn Award for Best Actress |
IMDb | |
En la jaro 2038, post nuklea milito, en Britujo regas faŝisma registaro, kies estro personiĝas en Adam Sutler. Li potenciĝis okaze de la terura ondo 14 jarojn antaŭe, kiam ekplagis ekstreme forta viruso, kiu mortigis almenaŭ 100 000 homojn. Pro la amasa timo, kiun kaŭzis la viruso, Adam Sutler silentigis ĉiujn siajn oponantojn kaj estis demokratie elektita per granda elcento. Li poste dekretis kompletan "Militon kontraŭ Teroro" kaj fulmrapide eltrovis efikan kontraŭviruson, kiu definitive firmigis lian diktatoran statuson, kaj memproklamiĝis Granda Kanceliero. Li iniciatas noktan elirmalpermeson, sisteme persekutas ĉiajn personojn, kies vivmaniero ne kongruas kun lia nova idearo, inkluzive de samseksemuloj kaj eksterlandanoj, kaj kreas milicojn, kies tasko estas konservi ordon. Nome de popola sekureco, Sutler ankaŭ starigis intensan spionan kaj prigardan politikon por antaŭeviti ĉian tumulton, kio donas al li tutan regon super sia popolo.
Evey Hammond, junulino, laboras en la studioj BTN, ĉefa TV-kanalo kiu cetere estas granda propagandilo de la partio. Elirante sian hejmon en maltaŭga tempo por iri al sia laborejo, Evey surpriziĝas pro alarmo kiu markas la komencon de la kutima vespera elirmalpermeso. Rapidigante siajn paŝojn, ŝi estas arestita de policistoj kiuj admonas ŝin kaj provas korekti ŝin seksperforte.
Jen el nenie aperas mistera maskita kaj nigravestita ulo kiu savas ŝin kaj sin prezentas al ŝi sub la nomo de « V » :
V prezentante al Evey:
« Jen! Unuavide mi estas vulgara vaŭdevila veterano, kiun la malvirta vivo varbis por vobli vole-nevole inter viktiman kaj viktimigan rolon. Tiu vaksa vizaĝo estas ne nura vantcela verko, sed vera vestiĝo de la popola voĉo, nun, ve! Vakita kaj venkita. Kvankam mi delonge kovis mian venĝon vidalvide tiun vrakon, nun vigliĝis mia volonto por venki tiun venenan, virulentan kaj verman vikarion kiu elvergadas kaj vundas nin per malveroj kaj vomitindaj vojoj. Venĝadon verdiktas mi. Violenta venĝiro disvolviĝanta kvazaŭ votoferon, kaj ne vane, por ke vekiĝu la veran kaj virtan valorojn kaj forvelku tiun vojeraritan virjon kiu viŝas kaj vringas niajn volojn por pli velura kaj rava vetero. Tiu varma vervo min verŝajne vualas svagan vortovantecon sub vibra versaro. Mi ĉesu do tiun paroladon por finfine diri la direndon: mi tre feliĉas vin renkonti. Mi nomiĝas V kaj V estas mi. »
Alan Moore, kiu verkis la originalan bildromanon, tute neglektis la filmon, same kiel aliajn adaptojn de siaj filmoj (The League of Extraordinary Gentlemen, Constantine, From Hell, ...).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.