germana politikistino From Wikipedia, the free encyclopedia
Annette SCHAVAN [ŝava:n] estas germana politikistino. Ŝi naskiĝis la 10-an de junio 1955 en Jüchen, do nun estas 69-jara. Inter novembro 2005 kaj oktobro 2009 ŝi estis federacia ministrino pri eduko kaj esploro en la registaro de Germanio, kaj rezulte de la parlamenta baloto en Germanio 2009 ekde la 28-a de oktobro de tiu jaro tenis tiun postenon ankaŭ en la nova registaro. Pro riproĉoj pri plagiatoj en ŝia disertacio ŝi demisiis en la 9-a de februaro 2013[1]. Transprenis oficon de antaŭulino s-ino Johanna Wanka. Ŝi reprezentis la kristandemokratian partion CDU, unu el tri partioj kiuj kune konsistigas la registaran koalicion.
En 1980 ŝi doktoriĝis ĉe la universitato de Duseldorfo. En printempo 2012 aperis asertoj, ke ŝia doktoriĝa disertaĵo grandparte estas plagiato. La universitato esploris la aferon kaj la 5-an de februaro 2013 decidis malagnoski ŝian doktoran titolon pro pluraj gravaj ne-indikitaj citaĵoj en la disertaĵo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.