japanstila desegnofilmo From Wikipedia, the free encyclopedia
Animeo (japane アニメ [a.ni.me]) estas alia esprimo por japanstila desegnofilmo. La japana vorto "anime" estas mallongigo de la angla vorto "animation", kiu signifas animacion. En la okcidenta mondo aŭ ekster Japanio, la nocio "animeo" celas nur al desegnofilmoj kiuj venas el Japanio aŭ estas desegnataj laŭ la stilo de la japanaj desegnofilmoj, kontraste al aliaj desegnofilmoj (ekz. de Walt Disney aŭ de firmao Time Warner). En Japanio aliflanke la vorto "anime" celas ĉiujn desegnofilmojn, sendepende de ilia deveno.
Dum malmulte da animeoj (Sazae-san k.c.) estis nur-mane desegnataj sur celuloido; la plej multaj animeoj estas nuntempe produktataj per la teĥniko de komputila desegnofilmo. Animeo estas elsendata ĉefe per televido, elsendiĝas per komunikilaj rimedoj kiaj VHS kaj DVD, aŭ komputilludoj kaj videoludoj. Animeo estas ofte influata de japana bildliteraturo, konata en la tuta mondo kiel mangao.
La japanlingva termino por animacio estas アニメーション [animēŝon] (skribata en strekaj kanaoj) vorto prenita el la angla lingvo. Anime アニメ estas mallongigo de ĝi. Iuj kredas ke la vorto devenis el franclingva animé, tamen tio estas dubinda. La esperanta termino animeo verŝajne devenas tra iu anglalingva komunikilo, kvankam nun la termino iĝis tiom internacia, ke malfacilas ĝuste diri.
En la komenca historio de japana animeo, nur filmistoj uzis por animacio terminon アニメーション dum oni uzis Manga-ejga (漫画映画, laŭvorte: mangao-filmo) aŭ Doga (動画, laŭvorte: moviĝbildo). La lastan enkondukis Masaoka Kenzo, nome "la Patro de Japana Animacio". Kiam Tecuvan Atom, la unua animea televida serio, komenciĝis, oni ekuzis terminon Terebi-manga テレビマンガ (laŭvorte: televida mangao), ĉar multaj animeoj baziĝis sur bildliteraturon.
Unua uzo de Animeo estis sur gazeto Kogata-ejga 小型映画 en 1965. En 1975, fondiĝis Nippon Animation kies nomo enhavas vorton Animation. En 1978, animegazeto Animage komenciĝis, ĝi kaj aliaj gazetoj ekuzis terminon Anime por ĝeneralaj uzoj. Tiam oni ĉesis uzi vortojn Terebimanga kaj Dōga, kvankam nuntempe vorto Dōga ankoraŭ uzatas por aro de movantaj bildoj, aŭ por desegnistoj okupataj pri movantaj bildoj por animacio.
En angla lingvo, ekzistas vorto Japanimation , vortokunfando de Japan + Animation, tamen oni jam malofte uzas ĝin. Japanimation estas uzata plej ofte dum 1970-aj kaj 1980-aj jaroj en Usono. Iuj evitas uzi Japanimation, ĉar Japanimation rememorigas kunmeto Jap (insulta vorto kontraŭ Japanoj) + Animation.
En Eŭropaj landoj uzado de vortoj "animeo" kaj "mangao" estas konfuza. Tie oni ofte uzis vorton "animeo" por mencii mangaon. En Japanio, vorto "mangao" povas signifi ambaŭ animacion kaj bildliteraturon (kvankam la uzo de termino "mangao" por animacio estas limigita en ne-admirantoj). La konfuzo devenas de la fakto ke multaj animeoj estas kreataj surbaze de mangaoj.
Kvankam historion de animeo oni kalkulas ekde fondiĝo de Toei Animation en 1958, unuaj radikoj vere aperis en komenco de 20-a jarcento. Ekde tiam, la kulturo de animeo travivis multajn periodojn de disvastiĝo aŭ krizo.
En 2005, oni malkovris la plej maljunajn animeojn (alidire japanaj desegnitaj filmoj), kiuj estis faritaj en 1907, kiam oni spertis la okcidentajn metodojn por koncepti desegnitajn filmojn. Tiu animacio konsistis el ĉ. 50 kadroj, desegnitaj sur bendo de celuloido. En ĝi rolis knabo, kiu skribas kanĵiojn 活動写真 (movantaj fotografioj, tiel nomiĝis kino en tiatempa Japanio), kaj poste turniĝas al la spektanto kaj riverencas. Tuta filmo daŭris ĉ. 3 sekundojn. La aŭtoro de tiu animacio estas nekonata.[1][2]
Animeo estas fermita kulturo, kiu enhavas multajn unikajn simbolojn, ŝablonojn, personecojn kaj ideojn, kiuj ne ekzistas en iu alia kulturo. Ekzemple, ĝenro de Mecha ekzistas nur en animeo kaj ĝi havas siajn internajn leĝojn aŭ regulojn kaj sufiĉe fermitan rondon de admirantoj.
Krome, japanaj animeoj estas pli taŭgaj por plenkreskuloj kompare al okcidenta animacio, kiu estas je granda parto celita al infanoj kaj adoleskantoj. Porinfana animeo (Kodomo) estas nur eta parto de tuta animea industrio. Multaj pli seriozaj animeoj celiĝas al pli maturaj kaj edukitaj grupoj kaj havas ege prilaboritan filozofian kaj ideologian idearon de scenaro. Animeoj kun granda kvanto de perforto kaj horor-elementoj ankaŭ nemaloftas.
Animeo havas multe da ĝenroj, kiel tradiciaj neanimaciaj kino-filmoj. Inter ili estas agfilmo, aventuro, infana rakonto, komedio, dramo, eĉio (speco de erotiko), hentajo (pornografio), fantasto, mistiko, hororo, romantikismo, sciencfikcio kaj cetere. Plejparto de animeoj inkludas enhavon el diversaj diferencaj ĝenroj, pro tio kategoriigi ilin estas tre malfacile.
Laŭ celanta spektantaro animeoj estas dividitaj jene:
Estas specifaj ĝenroj pri samseksemaj kaj seksaj rilatoj:
Krome, ekzistas granda kvanto de pornografiaj animeoj (hentajo), inkluzive aparte celitaj al parafiliaj grupoj kaj montrantaj diversajn specojn de fetiĉismo, samseksamo, BDSM ktp.
La plej forta impreso kiun kutime havas homoj, unue spektantaj animeon estas nereale grandegaj okuloj de roluloj.[3] Vere, tamen, la plej grava eco estas ne grando de okuloj, sed kvanto de prilaboro kaj detaligo de okuloj kompare al aliaj trajtoj de persona vizaĝo. Okuloj transdonas plimulton da informo pri personeco kaj emocioj de rolulo, dum nazo kaj buŝo estas nur markitaj per kelkaj linioj. Ekzistas, tamen, animeoj, en kiuj ĉiuj trajtoj de vizaĝoj estas desegnitaj tre realisme kaj detale - ekzemple en animeo Jin-Roh de jaro 1995.
Tradicie, laŭ esprimo de okuloj oni povas kompreni tutan karakteron de rolulo:
Krom okuloj, grandan rolon ludas okulvitroj. Okulvitrojn de diversaj formoj, koloroj kaj stilojn havas, ĉirkaŭkalkule, pli-malpli kvarono de ĉiuj roluloj en ĉiuj animeoj. Okulvitroj ofte signifas intelekton kaj kalkulemon. Plej ofte, ĉiuj komputilistoj, sciencistoj kaj otakuoj en animeoj havas okulvitrojn. Por knabinoj okulvitroj ankaŭ estas simbolo de modesteco. Unu el tipaj roloj de hentajo, la instruistino, ankaŭ plej ofte havas okulvitrojn. Krome, netravideblaj koloraj aŭ brilegaj okulvitroj ofte apartenas al iuj enigmaj personecoj, kies okuloj estu por tempo nevideblaj.
Hararoj de anime-roluloj plej kutime konsistas el tufoj. Ili ofte havas tre diversajn, ofte nerealismajn formojn kaj kolorojn. Iuj hararoj moviĝas pro vento aŭ inercio, kiam la rolulo movas, aliaj (aparte de virseksaj roluloj) ĉiam restas senmovaj, eĉ dum plej agoplenaj bataloj. Haroj de diversaj koloroj estis rimedo por distingi rolulojn en frua periodo de anime-historio, kiam la roluloj tre simile aspektis. Nun la imagoj de roluloj estas ege pli rigore prilaborataj kaj diverskoloraj haroj estas plejparte omaĝo al tradicio. Krome, koloro de haroj estas aldona indikilo al personeco de rolulo. Ekzemple, ruĝaj, oranĝaj aŭ rufaj haroj ĉe knabino ofte indikas ŝian eksplodemecon (ekz. Asuka el Neon Genesis Evangelion aŭ Lina el Slayers). Blondaj haroj, aparte kune kun bluaj okuloj, ankaŭ indikas fremdlandan (t.e. nejapanan) devenon de rolulo en animeoj, en kiuj temas pri Japanio.[4]
Transdono de emocioj estas grava parto de anime-desegnomaniero. Krom ŝanĝo de vizaĝa esprimo kaj voĉo de rolulo, en animeo uzatas multaj aliaj manieroj. Emocioj estas transdonitaj groteske kaj ofte eĉ nerealisme. Ekzemple, kiam la rolulo estas malgaja, ties vizaĝo povas iĝi blua kaj grandegaj okuloj iĝas larmoplenaj. Kaj kiam rolulo koleras, tiu rolulo povas montri fajron en okuloj, akregajn dentojn kaj entute demonan aspekton. Ankaŭ uzatas piktogramoj kiel "guto de ŝvito" aŭ "ŝvelitaj venoj" apud kapo de la rolulo. Tiaj manieroj estas aparte ofte uzataj en komediaj situacioj, kie la sentoj de roluloj ne estas tre seriozaj.
Krom "serioza" desegnomaniero estas ankaŭ populara desegna stilo tibi aŭ ĉibi (チビキャラ [ĉibi-kjara]), angle Super deformed (SD), en kiu la roluloj estas desegnataj je plej simpla maniero, kun karikature malgrandaj korpoj, grandegaj kapoj kaj grandegaj, eĉ por animeo, sencmalplenaj okuloj. Ofte SD-desegnmaniero estas uzata en komediaj situacioj por emfazi la neseriozecon de situacioj. Tamen ekzistas roluloj, kiuj estas en iliaj SD-formoj dum plejparto de anime-filmo aŭ seriaro – tio montras ilian drolecon kaj "kavajecon". Ekzemple en komedia animeo Yamato Nadeshiko Shichi Henge la ĉefrolulino estas en ĉibi-formo dum absoluta plejparto de ekrana tempo kaj kondutas strange kaj eĉ iom freneze. Aliaj roluloj, pli seriozaj kaj adekvataj, estas desegnitaj normalmaniere.
Kiel en ĉiu alia ĝenro de kino, en animeo ne ekzistas limoj por scenaro. Ekzistas animeoj pri paralelaj universoj, kosmo, fantaziaj mondoj, historiaj momentoj (aparte el historio de Japanio) - kaj samtempe oftas animeoj pri kutima vivo en moderna Japanio, aparte en lernejoj kaj kolegioj. Oni povas ankaŭ miksi la mondojn, kreante alternativan historion aŭ priskribi konatajn historiajn faktojn el fantazia vidpunkto. Tamen, depende de celgrupoj, malsamaj ĝenroj de animeoj havas ĝeneralajn tradiciojn por formigo de scenaro.
Ekzemple, la ĝenro shounen-adventure ([ŝo:nen advenĉer], porknaba aventura animeo) ofte havas tre antaŭvideblan, eĉ kanonan scenaron: dum plejparto de seriaro la ĉefrolulo kolektas teamon, armilojn kaj studas manierojn de batalo, dumtempe venkante kontraŭ pli kaj pli potencaj servistoj de ĉefmaliculo, por en la lastaj kelkaj serioj lukti kontraŭ la ĉefmaliculo mem. Post malvenko de ĉefmaliculo la seriaro kutime finiĝas, sed ankaŭ oftas variantoj en kiuj komenciĝas nova ciklo pro apero de nova, eĉ pli potenca maliculo. Otakuoj ofte nomas unu tian ciklon arko, kvankam oni ne scias kial. Ekzemploj de klasika shounen-adventure estas Rurouni Kenshin - eposo pri Himura Kenshin, samurajo en epoko de Meiji-restarigado, kiu ne plu volas mortigi homojn, sed la kondiĉoj konstante igas lin lukti - aŭ Outlaw Star (Eksterleĝa stelo) - seriaro pri kosmaj aventuroj de juna libera piloto Jin Starwind kaj lia teamo en kosmoŝipo Outlaw Star, kiuj malamikiĝas kun potenca klano de kosmopiratoj.
Krome, ofte okazas ke malsamaj kanonaj ŝablonoj intermiksiĝas. Ekzemple, tre populara seriaro Full Metal Panic!, en kiu juna kontraŭterora soldato Sosuke Sagara devas interniĝi en medion de kutima japana mezlernejo por protekti knabinon Kaname Chidore, kiun pro iu nekomprenebla kialo volas kapti teroristoj. Tiu seriaro celas ambaŭ kaj knabojn kaj knabinojn: por knaboj ĝi havas batalojn kaj detektivan intrigon, por knabinoj lernejajn komediajn scenojn kaj romantikaĵojn.
Krom "kanonaj" animeoj aperas ankaŭ multaj originalaj, neklaseblaj kaj artecaj. Ekzemplo de anime-seriaro kun ne-norma scenaro estas GANTZ. La ĉefaj roluloj de ĝi mortis en unua serio, sed ilin revivigis iu stranga estaĵo kun formo de senmova nigra globo, kiu okupas hotelan ĉambron en centro de Tokio. La globo igas ilin revenki siajn vivojn per partopreno en kruela lukto kontraŭ alimondanoj, kolektante poentoj.
Universoj, en kiuj okazas la eventoj de seriaroj, povas havi iujn ajn formojn de klasikaj fantaziaj mondoj ĝis ciberpunko (Ghost in the Shell, Serial Experiments Lain) kaj vaporpunko (The Last Exile, Steamboy). Ofte anime-seriaroj okazas en paralelaj universoj similaj al la nia, sed kun tute malsamaj historioj kaj teknologioj. Ekzemple, eventoj de Fullmetal Alchemist okazas en paralela mondo, kie homoj anstataŭ fiziko kaj inĝenierarto disvolvigis alkemion, la arton de transformo de materio. Seriaro Trigun okazas en dezerta planeto, kie homoj landis antaŭ 300 jaroj kaj preskaŭ tute perdis sciencon kaj teknologion. Oftas postapokalipsaj scenaroj - ekzemple, en Wolf's Rain kaj Sunabouzu temas pri la Tero detruita per milito, kie duonsovaĝaj homoj loĝas en grandegaj ruinaroj kovritaj per restaĵoj de forgesitaj teknologioj. La anime-filmo Pale Cocoon, rakontas pri la homaro, kiu tute detruis ekosistemon de l' Tero kaj loĝas sur Luno, fosiĝante pli kaj pli profunden en Lunan grundon.
Plejparto de anime-seriaroj havas profundan emocian kaj idean senton. La aŭtoroj celas ne nur amuzi la spektantojn, sed per imagoj transdoni siajn pensojn kaj ideojn. Popularaj ideoj de animeo estas ideo de persistemo, de elekto de propra vojo en vivo, de moralo ktp. Ŝoŭnen-animeoj, kies ĉefa celgrupo estas knaboj inter 12 kaj 18 jaroj, plejparte havas sufiĉe simplan idearon (persistemo, fideleco al amikoj ktp). "Simpla" tamen ne signifas "primitiva" aŭ "naiva" - pli bone diri "transdonanta ideojn per simplaj vortoj". Ĉiuj porknabaj animeoj ankaŭ taŭgas por plenkreskuloj. En pli seriozaj animeoj ofte temas pri tiaj problemoj kiel senco de la vivo, moralo, soleco kaj diseco de homaro, problemo de persono kaj socio, de libero kaj sekureco, de religio (oftas ambaŭ kaj religiaj kaj kontraŭreligiaj ideoj) ktp.
Absoluta plimulto de animeoj baziĝas sur iuj mangaoj, sed ankaŭ iam uzas literaturajn verkojn - romanoj, dramoj ktp. Freŝdate, oni produktas animeojn baziĝante ankaŭ light novel kaj komputilludojn. Samtempe, ofte la scenaro de animeo malsamas de scenaro de originala verko - aperas aŭ malaperas roluloj, aldoniĝas novaj scenoj, ŝanĝiĝas la finaĵo ktp.
Por kreo de emocia etoso kaj transdono de sentoj al la spektanto, en animeo, same kiel en kino, uzatas sono kaj muziko. La aro de ĉiuj muzikoj el iu anime-serio (ili plej kutime nomiĝas OST de la angla original soundtrack) estas vendita aparte de la seriaro mem kaj ofte estas ne malpli populara ol normalaj muzikalbumoj. La enspezoj por muzikistoj ofte estas enormaj kaj krei muzikaron por populara anime-serio estas revo de multaj japanaj muzikistoj.
Plej aktive uzatas la t.n. etosa muziko, kiu difinas la emocian tonon de sceno. Ekzemple antaŭ gravaj bataloj la muziko estas patosa, parada, ofte simila al marŝo (ekz. Decisive Battle el Neon Genesis Evangelion) aŭ religia himno (ekz. "One-Winged Angel" el Final Fantasy: Advent Children kaj la Final Fantasy VII videoludo). En malgajaj kaj dramaj momentoj ofte sonas malrapidaj kantoj kun violonoj kaj inaj voĉoj (bona ekzemplo estas "Milaja mama", kanto el Fullmetal Alchemist kantita en rusa lingvo).
La plej popularaj kutime iĝas malfermanta kaj fermanta kantoj de ĉiu seriero. Ili estas neapartigeblaj partoj de la animeo, kiuj estu etose konektitaj al ĝia scenaro kaj idearo. La malfermanta kanto celas krei ĉe la spektanto la mensan agordon respondan por enhavo de seriero, kaj la fermanta substreku la impreson pro la serio kaj memoron de etoso. Ĝusta elekto de fermanta kaj malfermanta kantoj povas grave kontribui al tuta sukceso de serio. Pro tio fari tiuj kantoj estas granda fiero, por kiu konkuras eĉ plej famaj muzikistoj de Japanio.
Aktoroj, kiuj donas voĉojn al roluloj de animeo, nomiĝas sejuoj (声優 [Seijū]). La profesio de sejuoj estas tre populara en Japanio. Ili studas en specialaj lernejoj, kien tre malfacilas eniri pro granda konkuro. La studprogramo por sejuo inkluzivas trejnado regi sian voĉon en plej alta nivelo kaj montri la plej precizajn nuancojn de emocioj per ĝia tono kaj tembro. Krome, ĉar ofte en animeoj roluloj kantas, ili ricevas seriozan voĉkantan trejnadon. La skolo de voĉ-aktorarto en Japanio estas eble la plej forta (kaj tutcerte la plej fama) en la mondo, kaj do nur en maloftaj okazoj la tradukistoj povas resonigi animeon al alia lingvo je la sama alta nivelo. Pro tio multaj admirantoj de animeo, kiuj ne regas japanan lingvon, preferas spekti animeon kun subtitoloj kaj sen voĉa traduko.
Por multaj popularaj anime-serioj la sejuoj eldonas, krom kutimaj OST-albumoj, la "albumojn de roluloj", kiuj enhavas ĉiujn kantojn de sama rolulo kaj aŭdiofragmentojn el animeo. Pro tia kombinaĵo, aŭskultanto havas impreson ke la rolulo mem kantas. Krome, ofte eldoniĝas diskoj kun dialogoj kaj frazeroj kiuj pro iu kialo ne alvenis al originala serio aŭ parodioj.
Absoluta plimulto de animeoj, eĉ la konsiderantaj pure japanan kulturon kaj problemojn, celas internacian merkaton. Pro tio plejparto de animeoj havas oficialan latinigitan nomon donitan jam en la studio, kiu faras la filmon krom originala japana nomo. Ĝi estas skribata per latinaj literoj kaj iĝas varomarko de la merkato monda. Animeoj kiuj baziĝas sur alia originala verko, ĝenerale havas saman nomon. Aliaj havas titolojn kreitajn per traduko aŭ latinigo de originala japana nomo.
Sendepende de kia estas la nomo, ĝi iĝas parto de tuta imago de la animeo, aldonas al ĝia ĉarmo kaj iĝas grava parto de internacia anime-kulturo.
Plej ofte, por titolo de animeoj uziĝas la angla lingvo - kaj ofte tre malbona angla. Ekzemple, la serio pri kaŝitaj eblecoj de homa cerbo, ŝajne (laŭ dominanta opinio inter admirantoj) devus havi nomon Vekiĝo de kaŝita menso aŭ io simila, sed la oficiala nomo estas Night Head (nokta kapo). Probable, multaj anglaj nomoj aperas pro aŭtomata traduko el la japana: Bleach, Samurai7, Dragon Half (Drakoduono) kaj aliaj. Ofte la angla nomo estas sola kaj plej grava por la animeo, kaj en la japana oni nur transskribas ĝin per katakana. Tiaj estas, ekzemple, fama vaporpunka filmo Steamboy, fantazia serio Berserk kun abunda sango kaj perforto aŭ mistika seriaro D.Gray-man.
Kiam la animeo havas ne latinigitan oficialan nomon, oni preferas latinigi ĝin per Rōmaji, precipe iu variaĵo de transskribado Hepburn, ne per traduko de vortoj - ekzemple, Shakugan no Shana, Naruto Shippuuden, Yami no Matsuei ktp. Krome, kiam originala japana nomo havas anglajn vortojn, kompreneble okazas ke en la nomo japanaj kaj anglaj vortoj estas intermiksitaj, kiel en Itazura na Kiss, Kaze no Stigma ktp.
En malmultaj okazoj, titoloj de animeoj havas alian anglan nomon por anglalingva mondo krom originalan anglan nomon. Ekzemple, Meitantei Konan havas originalan anglan nomon Detective Conan, tamen la usona versio estas Case Closed (Fermita enketo). Ofte tio okazas kiam iu studio de Usono (aŭ iu alia angla-parolanta lando) decidas krei alternativan tradukon por iu animeo jam tradukita el la japana lingvo. Tiu fenomeno aparte oftis dum la Ora epoko de animeo, kiam Usonaj studioj ofte emis ne nur renomi, sed ankaŭ relabori originalajn animeojn por ke ili estu pli taŭgaj por usona publiko.
Krom anglaj titoloj estas uzataj, kvankam malofte, nomoj el aliaj lingvoj. Ekzemple, ekzistas kruela horor-seriaro, kiu nomiĝas germane - Elfen Lied (Elfa kanto). Unu el plej famaj porjunulaj anime-serioj japane nomiĝas "新世紀エヴァンゲリオン" (Nova Jarcento, Evangeliono), kaj ĝia oficia internacia nomo, Neon Genesis Evangelion estas latinigita nomo el la greka (νέον γένεσις εὐαγγέλιον), pro ke ĝi havas bibliajn kaj apokrifajn aludojn.
Alia ekzemplo de uzo de la greka – sciencfikcia serio pri apudtera kosmo en relative proksima estonto Planetes (プラネテス) tenas sur kovrilo nomon per majusklaj grekaj literoj: ΠΛΑΝΗΤΕΣ (Vaguloj el greka lingvo).
Aliaj lingvoj ankaŭ estas uzataj kiam temas pri iu nocio aŭ internacia termino, kiu devenas ne el la angla. Bona ekzemplo estas serio Nodame Cantabile. Kiel kuriozan ekzemplon oni ankaŭ povas mencii la titolon de ciberpunka OVA Appleseed Saga Ex Machina, kiu devenas eĉ el tri lingvoj – laŭorde la angla, la japana kaj la latina.
Animacia filmo (アニメーション映画 [animēŝon eiga] aŭ アニメ映画 [anime eiga]) estas animeo kreita por ludi en kinejo aŭ teatro. Plej ofte tio estas plenlonga (50-120 minutoj) filmo kun tre alta nivelo de animacio kaj sono kun ege diligenta prilaboro de kadroj. Sekve, la filmoj kutime estas pli multekostaj ol iu alia formato.[5] Plenaj filmoj povas esti tute memstaraj artaĵoj aŭ alfilmiĝoj de iu populara televidserio. Okazas ankaŭ mala varianto, kiam post sukcesa filmo estas kreata daŭriganta seriaro. Bona ekzemplo de la lasta estas ciberpunka filmo Ghost in the Shell, post sukceso de kiu aperis anime-serio Ghost in the Shell: Stand Alone Complex.
Televidseriaj (TV) animeoj konsistas el kelkaj mallongaj serieroj, kiujn oni elsendas per televido dum preciza periodo (plej ofte po unu por semajno). La seriero daŭras pli-malpli 23-25 minutoj, kio kune kun reklamo estas norma duonhora bloko de televid-elsendo. Pli malofte aperas serieroj po 12 minutoj, kiuj ofte estas montrataj po du en unu bloko. En kelkaj eksperimentaj serioj povas esti eĉ 5- aŭ 3-minutaj serieroj.
La longo de tuta serio estas iu multipliko de クール (el franca cours), tradukebla kiel sezono aŭ daŭro. Tiu unuo estas 12-13 serieroj, kiuj montreblas po unu por semajno dum kalendara sezono. Plej ofte serioj havas 24-26 serierojn kaj estas elsenditaj dum duonjaro po unu epizodo ĉiusemajne, kaj ofte ĝuste tiuj duonjaraj serioj nomiĝas sezonoj.[6] Sed ankaŭ ekzistas kaj pli mallongaj serioj - kiel Hellsing, Kimi ga nozumi eien, Furi-Kuri, Karas ktp - kaj ege pli longaj - InuYasha, One Piece, Naruto… Ranma 1/2 havas pli ol 160 seriojn (7 sezonojn), Sailor Moon (Marista luno) - pli ol 200, kaj ĉiuj sezonoj de Pokemon nombras pli ol 530.
OVA (Original video animation; malofte OAV, aŭ Original Animated Video) estas animeoj, originale celantaj al disvastigo en formo de vidbendo aŭ DVD kaj ne elsenditaj per televido. Kiel plimulto de aliaj popularaj filmoj, popularaj OVA-oj povas eventuale iĝi elsenditaj, sed tio ne estas plej grava fonto de enspezo el ili.
Plej ofte OVA estas sola mallonga filmo, sed ankaŭ ekzistas OVA-serioj de inter 2 kaj 6 epizodoj, kiuj vendiĝas aŭ kune aŭ aparte. Nun plej ofte tia epizodo daŭras 23-25 minutojn, samkiel la televid-seriero, sed en la 1980-aj kaj fruaj 1990-aj plej ofte OVA-oj daŭris dum horo aŭ pli.
OVA-formato ofte estas uzataj de junaj kaj malriĉaj studioj, kies produkton ne pretas aĉeti grandaj televidkanaloj. Krome, ĝi taŭgas por testo ĉu iuj ideoj estos popularaj inter iu parto de publiko. Sukcesa OVA povas esti poste rekreita aŭ daŭrigita kiel televid-serio, kaj la rondo de admirantoj, kiu jam formiĝis ĉirkaŭ la OVA, ne lasos la serion fiaski. Ekzemple, populara serio Aa, Megamisama! unue aperis kiel OVA, sed iĝis tiom populara, ke eĉ du sezonoj de daŭriganta seriaro ne satigis la admirantojn. Aliflanke, ofte por sukcesaj serioj oni kreis OVA-ojn, kiuj aldonas al scenaro.[5][7] Ekzemple, la serio Irresponsible Captain Tylor, populara en la 1990-aj jaroj, estas daŭrigita unue per du epizodoj de OVA kaj poste per aliaj 6.
La Special (speciala, aldona seriero) estas aparta televida epizodo, kiu elsendiĝas aldone al iu anime-serio. Plej kutime ĝi estas konektita kun ĉefa scenaro de la serio, sed ne estas integra parto de ĝi. Ofte specialaj epizodoj estas aparta branĉo de la scenaro aŭ montras la mondon kaj rolulojn de la serio de nova flanko. En seriozaj anime-serioj povas aperi special-epizodoj kun komediaj eĉ iom parodiaj enhavoj. Kutima trajto de special-epizodoj estas ke ili estas fermitaj, t.e. ne influas la ĉefan scenaron kaj la spektanto nenion perdus je kompreno de la serio se li aŭ ŝi preterlasus la epizodon. La malo, tamen, ne validas - oni devas jam koni la rolulojn kaj situacion de la serio por kompreni pri kio temas en la special.
Kutime aldonaj epizodoj estas montritaj post fino de sezona elsendo de la serio aŭ pro iuj specialaj okazoj. Estas bona tradicio montri specialan epizodon dum iu ferio, ekzemple oni ofte kreas special-epizodon por Kristnasko. Okazas ankaŭ, ke oni elsendas aldonajn epizodojn ioman tempon post fino de elsendo de baza serio por rememorigi la publikon.
Plej ofte la special-seriero daŭras pli longe ol standarda epizodo - ĉ. 50 minutoj anstataŭ 23-25. Do, kune kun reklamo ĝi okupas standardan unuhoran blokon de televid-programo.
ONA (Original Network Animation) estas animeo, speciale celita por disvastigo per la Interreto. Tiuj animeoj ne elsendiĝas kaj ne vendiĝas en video-vendejoj, sed elŝuteblas tra la reto. Kvankam mallongaj animacioj disvastigitaj per la reto estas kutima ludo por amatoroj, seriozaj studioj ankoraŭ ne ofte uzas tiun metodon, kaj do animeoj en ONA-formato nun estas ege raraj. Unu el ekzistantaj ekzemploj estas kvarminuta aldona epizodo por serio Azumanga Daioh: Azumanga WEB Daioh.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.