From Wikipedia, the free encyclopedia
Moeo (Japane: 萌え [moe]; Angle: Moe/Moé, oni akcentas je e) estas Japanlingva slango/subkultura termino signifanta fetiĉismon, simpation aŭ amon por inaj personoj en animeoj, mangao kaj komputilludo.
La nova termino devenas el otakua kulturo. Oni uzas ĝin vastesignife ankaŭ por hobioj, ekzemple 鉄道萌え [tecudo-moe] "trajna moeo" estas simple pasia intereso por trajnoj. Tamen, ĝenerale oni uzas ĝin por personoj (ofte inaj) en animeo, mangao kaj komputilludo. Iuj uzas ĝin simple kiel kunvorto de "ĉarma", ĉar oni ofte uzas ĝin por biŝoŭĵo(bela juna knabino). Unue oni limas ĝin por belaj junulinoj, sed nuntempe uzas ankaŭ por samseksaj personoj, pliaĝaj aŭ nehomaj personoj.
La origino kaj vortodeveno estas nekonataj. Nuntempe oni diskutas pri deveno. Iuj kredas ke la termino devenas el nomo de animeaj rolulinoj (TOMOE Hotaru en Sailor Moon, SAGISAWA Moe en animeo Kyōryū Wakusei en 1993). Aliaj kredas ke ĝi devenas el misŝanĝo de samsono-malsamsignifo-vorto 燃え [moe] "bruli".
La malvorto, 萎え [nae] "malmoeo" signifas enuon.
Originale "萌え" signifas "evolui", "kreski", en bankado "procenti".
Otakuoj diras ke moevokaj personoj havas iom atributojn (distingilo) por distingi de aliaj personoj. Verkistoj intence havigas atributojn al personoj en siaj verkoj. Sekvantajn atributojn ripete uzas moeliteraturistoj, pro tio ili ŝablonigas moeajn kaj aliajn influatajn literaturojn.
En reala folkloro, Japana Esperantisto, folkloristo Yanagita Kunio raportis en Imoto no Chikara 妹の力 (povo de junafratino, 1925), pri sopiro inter aĝafrato kaj junafratino.
En ŝoŭĵa mangao, Oniisama e de IKEDA Riyoko temas ke juna fratino sopiras sian aĝafraton.
Laŭ raporto de Ĝenerala Instituto de Banko de Jokohamo en 2003, ekonomia grando de moeo estas minimume 88.8 miliardoj da eno.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.