Andra-Pradeŝo
barata subŝtato / From Wikipedia, the free encyclopedia
Andra-Pradeŝo (telugue ఆంధ్ర ప్రదేశ్ «ŝtato de la [tribo] Andra») estas federacia ŝtato en la orient-borda parto de Barato. Ĝi estas la kvara plej granda ŝtato de Barato en areo kaj kvina plej granda laŭ loĝantaro. Norde situas la najbaraj barataj ŝtatoj Maharaŝtro, Ĉhatisgaro kaj Oriso, oriente la Bengala Golfo, sude la ŝtato Tamilnado kaj okcidente Karnatako. Andra-Pradeŝo fondiĝis la 1-an de novembro 1956.
Andra-Pradeŝo | |||
---|---|---|---|
Origina nomo | ఆంధ్ర ప్రదేశ్ | ||
subŝtato de Barato | |||
Administrado | |||
Estas parto de | Barato | ||
Administra centro | Vijajaŭada (provizore), Amaravatio (planite) | ||
Politiko | |||
Estro | Y. S. Jaganmohan dk (ekde 30-a de majo 2019) | ||
Demografio | |||
Oficialaj lingvoj | telugua lingvo, ekde 2022 ankaŭ la urdua lingvo[1][2] | ||
Loĝantaro (laŭ la stato de 2011[3]) | 49 386 799 | ||
Loĝdenso | 308 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Areo | 160 205 km² (16 020 500 ha) | ||
Andra-Pradeŝo sur la mapo de Barato | |||
Geografia situo | 16° 30′ 50″ N, 80° 30′ 59″ O (mapo)16.51480.516488888889 [+] | ||
| |||
Hor-zono | UTC+05:30 | ||
Kodoj | |||
ISO 3166-2 | IN-AP | ||
Eksteraj paĝoj | |||
www | |||
La kategorio en la Komunejo | Andra-Pradeŝo [+] | ||
Pliaj informoj | |||
Analfabetismo | 39% | ||
En la ŝtato kultiviĝas aparte multe da rizo, kaj tial ĝi kaj la ŝtato Okcidenta Bengalio nomiĝas «la rizbovlo de Barato». En junio 2014 la norda parto de la subŝtato apartiĝis kaj ricevis statuson de nova subŝtato de Barato, Telangano. Antaŭa ĉefurbo de Andra-Pradeŝo estis Hajderabado, kiu nun estas la ĉefurbo de Telangano. Tamen por maksimume dek jaroj, do ĝis plej malfrue 2024, la urbego ankaŭ plu konsideriĝos jura ĉefurbo de Andra-Pradeŝo. Tamen necesis nova ĉefurbo de Andra-Pradeŝo - la decido estis tute nove konstruata ĉefurba komplekso Amaravatio, kaj provizora intertempa administra centro en la urbo Vijajaŭada. La fundamenta ŝtono por la nova planita ĉefurbo Amaravatio estis metita en 2015, sed en 2019, kiam pluraj internaciaj bankoj retiris sian financan subtenon,[4] la projekto ŝanceliĝis. La konstruado tamen plu okazas helpe de pluraj aziaj kaj oceaniaj landoj, kun aparte forta subteno de Singapuro. Laŭ la stato de somero 2024, la konstruado ankoraŭ daŭras. Fakta administra centro tamen jam nun estas la urbo Vijajaŭada. Aliaj gravaj urboj estas Adoni, Anantapuramu, Ĉilakaluripet, Ĉittur, Eluru, Gudivada, Guntakal, Hindupur, Kadiri, Kakinada, Maĉilipatnam, Madanapalle, Nandjal, Narasaraopet, Nellore, Ongole, Proddatur, Tadepalligudem, Tadipatri kaj Vizianagaram.