urbo de Andra-Pradeŝo en Barato From Wikipedia, the free encyclopedia
Eluru (telugue ఏలూరు) estas urbego kaj municipo en orienta Barato, en subŝtato Andra-Pradeŝo, kie ĝi estas sidejo de la samnoma distrikto Eluru.
Eluru | |||
---|---|---|---|
urbo en Barato vd | |||
Administrado | |||
Ŝtato | Barato | ||
Subŝtato | Andra-Pradeŝo | ||
Poŝtkodo | 534001 • 534005 • 534006 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 203 780 (2011) [+] | ||
Loĝdenso | 17 689 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 16° 43′ N, 81° 6′ O (mapo)16.71166666666781.103055555556 [+] | ||
Alto | 22 m [+] | ||
Areo | 11,52 km² (1 152 ha) [+] | ||
Horzono | UTC + 05:30 | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Eluru [+] | |||
Eluru etendiĝas sur la marborda ebenaĵo en alteco de 22 metrojn de la marnivelo. Tadepalligudem troviĝas 45, Bhimavaram kaj Bengala Golfo po 49, Vijayawada 54, subŝtata ĉefurbo Amaravatio 68, Mumbajo 913, Kolkato 999, tutlanda ĉefurbo Delhio 1384 kilometrojn (aere) .
Laŭ la stato de 2011 en la urbo vivis 203 780 loĝantoj sur areo de 11,52 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 17 689 loĝantoj/km². Laŭ takso kun la aglomeraĵo en 2021 estis 380 000. La legopovo estas 83,90 %.
Historio de Eluru devenas de la 2-a jarcento. Ĝiaj historiaj nomoj estis "Helapuri" kaj "Ellore". Pluraj dinastioj estis la regantoj. En 1753 francoj alvenis, sed post kelkaj jaroj la areo ŝanĝiĝis al brita kolonio ĝis 1947. Dum brita rego Eluru estis armea stacio, ricevis municipan statuson en 1866, ekde 1925 ankaŭ distrikta sidejo.
Ekde la 17-a jarcento Eluru estis konata pro tapiŝoteksado fare de persoj. Nuntempe la ekologiaj tapiŝoj estas eksportitaj al Usono, Aŭstralio, Germanio kaj Britio.
La telugua estas oficiala lingvo en Eluru. La instruaj lingvoj estas la angla, la telugua kaj la urdua.
En pluraj kolegioj okazas la plej alta edukado en Eluru.
En Eluru vivas hinduoj (90%), muslimoj (7%) kaj kristanoj (preskaŭ 3%) .
La temperaturo en Eluru varias averaĝe inter 23-33 °C. Jare pluvas po 992 mm. Inter junio-oktobro pli ofte pluvas, inter decembro-aprilo apenaŭ pluvas.
Eluru havas trairantan fervojan linion kaj 7 vojoj kuras al la urbego el ĉiuj direktoj. Enurbe estas aŭtobusa stacidomo. Enurbe privataj aŭtorikiŝoj, taksioj kaj busetoj trafikas. Eluru havas propran flughavenon, tamen 35 km-ojn for.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.