From Wikipedia, the free encyclopedia
Potti Sreeramulu [elp. Poti Sriramulu], foje literumita Potti Sree Ramalu, loke kromnomata Amarajeevi (naskiĝis la 16-an de marto 1901 en Madraso – mortis la 15-an de decembro 1952 en Ĉenajo (Chennai), estis barata revoluciulo kies malsatostriko kaŭzis la reorganizadon de ŝtato surbaze de lingvo, la telugua.
Potti Sreeramulu | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 16-an de marto 1901 en Provinco Madraso |
Morto | 16-an de decembro 1952 (51-jaraĝa) en Dominio de Barato |
Mortokialo | Inanicio |
Lingvoj | telugua |
Ŝtataneco | Barato Brita Hindio |
Okupo | |
Okupo | verkisto luktanto por libereco |
Poti Sriramulu fariĝis fama pro tio ke li entreprenis en 1953 malsatan strikon dum 56 tagoj en subteno de aparta ŝtato por la telugu-parolantaro de la ŝtato Andhra Pradesh (Andra-Pradeŝo), la kvara plej granda ŝtato de Barato laŭ areo kaj kvina plej granda laŭ loĝantaro. Sekve de lia morto kiu incitis publikan tumultadon, la tiama ĉefministro Jawaharlal Nehru deklaris la 19-an de decembro 1952 estus kreota aparta Telugu-parolanta ŝtato (Andra Ŝtato)[1]. La Andra Ŝtato[2] estis disigita de la Madrasa Ŝtato en 1953[3] kaj plue reorganizita en 1956.
Estante ankaŭ arda defendanto en subteno de la rajtoj por dalitoj (heterogena grupo de subpremitaj kastoj) eniri sanktajn lokojn Poti Sriramulu entreprenis tri fastojn dum 1946-1948. Potti Sriramulu laboris dum sia vivo por la idealoj de satyagraha (metodo de senperforto) kaj movadoj kiel Harijan (dalitoj).
Li aliĝis al la aŝramo de Sabarmati de Gandhi subtenante lian lukton por la sendependeco de Barato.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.