usona verkisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Amy Lynn Webb (naskita 1974[1]) estas usona futurologo, aŭtoro, fondinto kaj Ĉefa Afergvida Oficisto (CEO) de la Future Today Institute (Instituto Estonteco Hodiaŭ)[2]. Ŝi estas profesoro de strategia prudento ĉe Stern School of Business ĉe la Universitato de Novjorko[3] kaj estis 2014–15 Visiting Nieman Fellow (angla vikipedio) ĉe Universitato Havard[4]. En 2019 Amy Lynn Webb estas menciita en la BBC-listo 100 Virinoj 2019, listo de 100 inspirigaj kaj influriĉaj virinoj en la mondo[5].
Amy Webb | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 18-an de oktobro 1974 (50-jaraĝa) en Ĉikago |
Lingvoj | angla |
Loĝloko | Baltimore |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Columbia University Graduate School of Journalism Indiania Universitato Bloomington |
Okupo | |
Okupo | verkisto sciencisto universitata instruisto ĵurnalisto |
TTT | |
Retejo | https://amywebb.io/ |
Webb naskiĝis kaj estis edukita en Orienta Ĉikago, Indianao[6]. Origine ĉeestante ties Jakoban Lernejon de Muziko por studi klasikan klarneton, ŝi gajnis la gradon de bakalaŭro en politika scienco, ekonomiko kaj ludoteorio de Indiana University Bloomington (angla vikipedio) en 1997[7]. Ŝi transloĝiĝis al kampara Japanio, kie ŝi laboris kiel sendependa ĵurnalisto kaj instruisto de la angla. En 2001 ŝi obtenis la gradon de magistro pri ĵurnalismo ĉe la Columbia University Graduate School of Journalism (angla vikipedio)[8].
Webb komencis sian karieron kiel ĵurnalisto okupiĝante ĉefe pri teknologio kaj ekonomiko. Ŝi estis raportisto ĉe la Wall Street Journal kaj poste translokiĝis al Hongkongo por labori kiel stabana raportisto de Newsweek, verkante pri aperantaj teknologioj[6][8]. En 2006, Webb fondis la Future Today Institute (antaŭe Webbmedia Group), administra konsilista firmao[2]. Ekde 2007, Webb verkis la ĉiujaran trendan raporton pri teĥnikajo de la Future Today Institute, raporto pri la estonteco de teknikaĵoj kaj ilia efiko sur la socio[3][9]. En 2011, ŝi kunfondis Spark Camp, gvidantara konferenco nur je invito kiu koncentriĝas je la estonteco de komerco, registaro kaj socio[10].
Webb estis delegito en la Usono-Japania Gvidantaro Programo (2017-2018)[11] kaj estis delegito en la Usona-Rusia Dupartia Prezidenta Komisiono, kie ŝi laboris pri la estonteco de teknologio, amaskomunikilaro kaj internacia diplomatio[6]. Ŝi estis futurologia komerca konsilisto por la Hulu-televidoserio La Unua (2018), pri homa misio al Marso en la 2030-aj jaroj[12][13][14]. Forbes nomis ŝin unu el la virinoj kiuj ŝanĝas la mondon (en la kategorio teknologio)[15]. En 2012 Columbia Journalism Review (angla vikipedio) nomis ŝin unu el la 20 virinoj kiujn oni observadu[16]. En 2017 ŝi gajnis la premion Thinkers50 Radar[17] kaj estis ankaŭ menciita en la listo Thinkers50 Radar, listo de la 30 homoj kiuj plej verŝajne fasonos la estontecon kielmaniere organizaĵoj estos mastrumataj kaj gvidataj.
Ŝi partoprenis la fakulan forumon ĉe la Wall Street Journal Future of Everything Festival en 2018, kie ŝi parolis pri la kreskanta rolo de artefarita intelekto en la ĉiutaga vivo[18][19].
En 2019 ŝi estis en forumo de fakuloj moderigita de Nicholas Thompson, ĉefredaktoro de Wired, dum la konferenco de la Monda Ekonomia Forumo en Davos, Svislando, kie ŝi argumentis ke ekzistas "nekonvena optimismo"[20] pri AI-teknologio, kiu rezultas de la ignoro de la fakto ke homoj estas respondecaj pri ties evoluo kaj uzo.[20] Ŝi rekomendis la formadon de Tutmonda Alianco pri AI, iu centra organizaĵo kiu evoluigus normojn por tio kio estu aŭtomatigata kiam ĝi rilatas al kolektado kaj interŝanĝado de donitaĵoj, kaj videbligi estontecon kun pli da inteligentaj sistemoj[21].
La memorlibro "Data, A Love Story" de Webb estis eldonita en 2013[22][23] estas kroniko de siaj klopodoj retume rendevui[24]. Komence renkontanta kun malsukceso, Webb kolektis kaj analizis datumojn rilate al retuma rendevuado[25]. Booklist nomis la libron "lerta kaj inventema" kaj Publishers Weekly vortumis ĝin jene: "sagaca, amuza vojaĝo tra la retuma rendevuado" [26][27].
La TED-prelego de Webb pri la libro "Data, A Love Story" (Datumoj, Amrakonto) estis tradukita en 32 lingvoj kaj vendiĝis pli da ol 6.7 milionoj da libro-ekzempleroj[6][28].
En 2015, Harvard Universitato eldonis How To Make J-School Matter (Again), pri esploro de Webb rilate al la estonteco de ĵurnalismo kaj la defioj kiuj ĵurnalismaj edukistoj alfrontas[29].
La libro The Big Nine: How the Tech Titans and Their Thinking Machines Could Warp Humanity estis eldonita de PublicAffairs la 5-an de marto 2019[30]. En la libro, ŝi antaŭvidas plej bonajn kaj plej malbonajn kazo-scenarojn pri artefarita spionara (AI) dum la sekvantaj 50 jaroj[31]. Ŝi elpensis la terminon G-MAFIO, por referenci al la grandaj usonaj teknologiajn firmaojn Google, Microsoft, Amazon, Facebook, IBM kaj Apple. Ŝi diras ke la G-MAFIO kaj la ĉinaj firmaoj Baidu, Alibaba kaj Tencent (konata kiel BAT) havas la plej grandan kontrolon super la estonteco de AI. Ŝi klarigas la tre gravas konsideri la plej bonajn interesojn de la homaro kiam temas pri AI[20][21][32][33].
Webb estas de juda deveno[23]. Ŝi vivas en Baltimore, Marilando, kun sia edzo kaj ilia filino[6].
Oficiala retejo de Amy Webb Arkivigite je 2019-12-07 per la retarkivo Wayback Machine
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.