From Wikipedia, the free encyclopedia
La Amerika mikterio aŭ Arbarcikonio, Wood Stork en Usono, cigüeñón, gabán huesito, cayama, cabeza seca aŭ tuyuyú en hispanlingvaj landoj (Mycteria americana), estas granda vadbirdo de Ameriko de la familio de Cikoniedoj. Ĝi estis iam nomata "Arbaribiso", kvankam ĝi ne estas reale ibiso.
Amerika mikterio | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Amerika mikterio, Tampa, Florido
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Mycteria americana (Linnaeus, 1758) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Plenkreskulo estas granda birdo kiu estas 83–115 cm alta kun 140–180 cm inter flugiloj. Maskloj tipe estas 2.5–3.3 kg pezaj; inoj 2.0–2.8 kg,[1] kvankam grandaj maskloj povas pezi ĝis 4.5 kg.[2] Ĝi aspektas tutblanka surgrunde, kun nigrecgrizaj kruroj kaj rozkoloraj piedoj. Dumfluge la fina bordoduono de flugiloj estas nigra. La kapo estas malhelbruneca kun nuda, nigra vizaĝa areo ĉirkaŭokule kaj kun tre markata nigra bendo al kapopinto, kaj la dika subenkurba beko estas malhele flaveca kaj nigreca ĉe la unua duono al bekobazo. Junulo estas pli senkolora versio de plenkreskulo, ĝenerale pli bruna kole, kaj kun pli pala beko. La nuda kapo kaj la longa beko, kiu povas esti ĝis 25.5 cm longa, faras la Amerikan mikterion distinga el aliaj grandaj vadbirdoj en sia teritorio.[3] La standardaj sciencaj mezuroj de la Amerika mikterio estas la jenaj: la flugiloj estas 42–49 cm, la supra bordo de beko 19–25 cm kaj la tarso estas 17.5-21.5 cm.[4]
Temas pri subtropika kaj tropika specio kiu reproduktiĝas en multe de Sudameriko, Centrameriko kaj Karibio. La Amerika mikterio estas la ununura cikonio kiu nune reproduktiĝas en Nordameriko. En Usono estas malgranda kaj endanĝerita reproduktanta populacio en Florido, Georgio, kaj Suda Karolino, kun ĵus malkovrita birdarejo en sudorienta Norda Karolino. Aliflanke en Sankta Katarino (Brazilo), ties malpliiĝo ŝajne inversis: post foresto inter fino de la 1960-aj jaroj kaj mezo de la 1990-aj jaroj, la specio troviĝas nune denove regule tie, pli precize en la regiono de la rivero Tubarão.[5] Ŝajne la humidejoj de la regiono de la rivero Paranao utilis kiel ĉefa loĝejo de la specio, el kie ĝi estas nune rekoloniigante iome el siaj iamaj preferataj lokoj.[6] Tutmonde ĝi estas konsiderata Specio Malplej Zorgiga fare de la IUCN pro sia granda teritorio.[7]
La Amerika mikterio estas larĝaflugila ŝvebobirdo kiu flugas havante sian kolon foretende kaj siajn krurojn etende. Ĝi manĝas kutime ĉe malaltaj akvejoj kiuj koncentras fiŝojn en malfermaj humidejoj; ĝi oftas ankaŭ ĉe rizokampoj. Piedirante malrapide kaj majeste en neprofunda akvo ĝis sia ventro, ĝi serĉas predojn, kiuj, kiel ĉe plej parencoj, konsistas el fiŝoj, ranoj kaj grandaj insektoj. Ĝi kaptas fiŝojn per teno de sia malfermita beko en akvo ĝis ĝi detektas fiŝon.[8]
En Usono la Amerika mikterio favore ĉeestas kie estas taksodioj en marĉoj aŭ (malpli ofte) inter mangrovoj kaj najbara habitato.[9] La endanĝerita statuso de la Amerika mikterio rezultis en la savo de malgranda rura urbo Colquitt (Georgio). Kiam la Transportoservo (DOT) estis planante konstruon de Aŭtovojo 27, ili intencis preterpasi la malgrandan komunumon. La planoj inkludis novan ponton super Spring Creek (printempa rojo) kaj la marĉajn areojn ĉirkaŭ Colquitt. Tamen la rezidado de la Amerika mikterio en la marĉecaj arbaroj de Sudokcidenta Georgio postulis ke la DOT uzu la ekzistintan ponton en Colquitt. Se la nova ponto estus estinta konstruita kaj la urbo preterpasata, la urba ekonomio estus malmulte el kio estas nuntempe. Colquitt estas hejmo de Georgia Folk Life Play, nome Swamp Gravy, teatra produktaĵo kiu ĝuas kunlaboron de membroj el la tuta areo. Malnova kinejo ĉe la ĉefa placo estas nun renovigita por konferencejo kaj koncertejo, nome The Woodstork Center (Centro Amerika Mikterio).
La Amerika mikterio estas specio de loĝantaj birdoj en humidejoj de malaltaj teroj kun arboj, kie ĝi konstruas grandan neston el bastonetoj en arbara arbo. Ili nestumas kolonie kun ĝis 25 nestoj en unu arbo.[9] Reproduktado okazas unufoje jare, la ino demetas 3-5 ovojn en tipa ovodemetado. La kovado daŭras 27–32 tagojn kaj estas farata de ambaŭ seksoj. La reprodukta ciklo de la Amerika mikterio estas komencata kiam akvejoj sekiĝas sufiĉe por koncentri fiŝojn en sufiĉa nombro por efika nutrado de idoj. Ĉiu ido pezas proksimume 60 g, ne kapablas flugi kaj estas helponecesa. Konkurado por manĝo estas terura, kaj se manĝo malabundas, nur la plej aĝaj idoj survivas. Unusemajnaj idoj estas nutrataj ĉirkaŭ 15 fojojn tage, kaj ili kreskas rapide. Dusemajnuloj pezas 10oble. Je 28 tagoj, ĉiu estas 25oble pli fortikaj. Dum la reprodukta sezono, la Amerikaj mikterioj bezonas ĉirkaŭ 180 kg el fiŝoj por manĝi ili mem kaj nutri siajn idojn. Kiam vetero estas tre varma, gepatroj ankaŭ kolektas akvon kaj alportas ĝin al la nesto por verŝi ĝin en la buŝojn de la idoj. Kiam la junuloj estas 4semajnaĝaj, ambaŭ gepatroj elnestiĝas por serĉi manĝon, kaj tio pluas ĝis la ida elnestiĝo. Junuloj povas plureveni al la kolonio dum pluaj 10 al 15 tagoj por ripozi aŭ klopodi akiri manĝon el siaj gepatroj. Kolonio estas konsiderata sukcesa se la gepatroj averaĝe atingas almenaŭ po 1.5 elnestiĝintan junulon por nesto.[10]
Ĉiu plenkreskulo defendas sian neston kontraŭ variaj predantoj. Korvedoj, vulturoj, kviskaloj kaj mefitoj klopodas rabi ties ovojn.[10] Lavursoj estas la ĉefaj predantoj de nestoj, kaj povas kaŭzi preskaŭ kompletkolonian nestomalsukceson kiam la akvo sekiĝas sub la nestoj en sekegaj jaroj ĉar ili povas facile atingi la neston uzante sekan grundon sub la arbo.[11] Plenkreskuloj havas malmultajn naturajn predantojn, sed neatentuloj estis kaptitaj de Misisipaj aligatoroj.[12]
Tiu neotropisa specio ŝajne evoluis en tropikaj regionoj; ties nordamerika esto probable datas el post la lasta glaciepoko. Fosilia fragmento el Touro Passo troviĝanta ĉe Rojo Touro Passo (Rio Grande do Sul, Brazilo) povus esti el nuna vivanta specio; ĝi estas almenaŭ el fina Pleistoceno, el 10,000oj da jaroj.[13] Nordamerikaj fosilioj el tiu epoko estas de formortinta pli granda parenco, M. wetmorei. Tiu estis probable frata specio; ambaŭ kunvivis simpatriaj en Kubo fine de Pleistoceno.[14]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.