Alĝerio
ŝtato en norda Afriko / From Wikipedia, the free encyclopedia
Alĝerio (arabe الجزائر, Al-Ĝaza'ir; oficiale: الجمهورية الجزائرية الديمقراطية الشعبية, [Al-Ĝumhurija al-Ĝaza'irija ad-Dimukratija aŝ-Ŝaabija] signifante Demokratia Popolrespubliko Alĝerio; en berbera ⴷⵣⴰⵢⴻⵔ [Dzayer]) estas lando nome suverena ŝtato en norda Afriko, sude de la suda Mediteranea marbordo.
Ties ĉefurbo kaj plej loĝata urbo estas Alĝero, situanta en la plej nordo de la lando. Kun areo de 2 381 742 kvadrataj kilometroj, Alĝerio estas la deka plej granda lando en la mondo, kaj la plej granda en Afriko.[1] Alĝerio limas nordoriente kun Tunizio, oriente kun Libio, okcidente kun Maroko, sudokcidente kun Okcidenta Saharo, Maŭritanio, kaj Malio, sudoriente kun Niĝero, kaj norde kun la Mediteranea Maro. La lando estas duon-prezidenta respubliko konsistanta el 48 provincoj kaj 1541 komunumoj (kantonoj). Abdelaziz Bouteflika estis Prezidanto ekde 1999.
Antikva Alĝerio konis multajn imperiojn kaj dinastiojn, kiaj la antikvaj Numidianoj, Fenicianoj, Kartaganoj, Romianoj, Vandaloj, Bizancanoj, Umajidoj, Abasidoj, Idrisidoj, Aglabidoj, Rustamidoj, Fatimidoj, Ziridoj, Hammadidoj, Almoravidoj, Almohadoj, Otomanoj kaj la Franca kolonia imperio. Berberoj estas ĝenerale konsiderataj la indiĝenaj loĝantoj Alĝerio. Post la Araba konkero de Nordafriko, plej indiĝenaj loĝantoj estis arabigitaj; tiele, kvankam plej alĝerianoj estas Berberoj origine, plej identigas sin kun araba identeco. Amase, alĝerianoj estas miksaĵo de Araboj kaj Berberoj kun iome da aldonaj elementoj el Turkoj, Sub-Saharaj Afrikanoj kaj Andalusanoj (popolo el suda Hispanio kiu migris post la reconquista).
Alĝerio estas regiona povo. La nordafrika lando liveras grandajn kvantojn de natura gaso al Eŭropo, kaj eksportoj de energio estas la kerno de la landa ekonomio. Laŭ OPEC Alĝerio havas la 17ajn plej grandajn rezervejon el nafto en la mondo kaj la duajn plej grandajn en Afriko, dum ĝi havas la 9ajn plej grandajn rezervejojn el natura gaso. Sonatrach, nome la landa naftokompanjo, estas la plej granda entrepreno en Afriko. Alĝerio havas unu el la plej grandaj militistarojn en Afriko kaj la plej granda armea buĝeto en la kontinento; plej el la armiloj de Alĝerio estas importitaj el Rusio, kun kiu Alĝerio estis dum jardekoj forta aliancano.[2][3] Alĝerio estas membro de la ŝtat-asocioj Frankofonio, Afrika Unio, Araba Ligo, OPEC, Unuiĝintaj Nacioj kaj estas fonda membro de la Magreba Unio.