From Wikipedia, the free encyclopedia
Alma Lucy REVILLE, Lady Hitchcock (14a de aŭgusto 1899 – 6a de julio 1982), estis angla scenaristo kaj filmomontisto, kaj edzino de la reĝisoro Alfred Hitchcock.[1] Ŝi verkis multajn scenarojn por la filmoj de sia edzo, kiel Shadow of a Doubt, Suspicion, Number Seventeen kaj The Lady Vanishes, same kiel scenarojn por aliaj reĝisoroj, kiel Henrik Galeen, Maurice Elvey, kaj Berthold Viertel.[2] La filmaro de Reville estas ege etenda estante listigita en multaj filmoj inter kiuj la plej famaj kaj bonkvalitaj de ŝia tempo.
Alma Reville | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 14-an de aŭgusto 1899 en Nottingham |
Morto | 6-an de julio 1982 (82-jaraĝa) en Bel Air |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Usono |
Familio | |
Edz(in)o | Alfred Hitchcock (1926–1980) |
Infano | Pat Hitchcock |
Okupo | |
Okupo | scenaristo filmaktoro verkisto filmmuntisto filma scenaristo |
La 2an de decembro 1926, Hitchcock edziĝis al Alma Reville en la Bromptona Oratorio en Suda Kensington.[3] La paro iris por la mielmonato al Parizo, la Lago de Como kaj St. Moritz, antaŭ reveni al Londono kaj loĝis en luita etaĝo super la du etaĝoj de 153 Cromwell Road, Kensington.[4] Reville, kiu estis naskita nur kelkajn horojn post Hitchcock,[5] konvertiĝis el Protestantismo al Katolikismo, ŝajne pro insisto de la patrino de Hitchcock; ŝi estis baptita la 31an de majo 1927 kaj konfirmita en la Katedralo de Westminster fare de la kardinalo Francis Bourne la 5an de junio.[6]
En 1928, kiam ili eksciis, ke ŝi estas graveda, la familio Hitchcock aĉetis "Winter's Grace", nome Tudora biendomo de 11 akreoj en Stroud Lane, Shamley Green, Surrey, kontraŭ 2,500 pundoj.[7] Ili filino (kaj nura filo), Patricia Alma Hitchcock, naskiĝis la 7an de julio tiun jaron.[8]
Reville iĝis la plej proksima kunlaboranto de sia edzo; Charles Champlin verkis en 1982: "La produktado Hitchcock havis kvar manojn, kaj du el ili estis de Alma."[9] Kiam Hitchcock akceptis la Premion "AFI Life Achievement" (Vivatingoj) en 1979, li diris, ke li estis dezirinta mencii "kvar personojn kiuj havigis al mi plej amon, aprezon kaj kuraĝigon kaj konstantan kunlaboradon. La unua el kvar estas filmeldonisto, la dua estas scenaristo, la tria estas la patrino de mia filino, Pat, kaj la kvara estas tiom fajna kuiristo kiom plenumis miraklojn en hejma kuirejo. Kaj iliaj nomoj estas Alma Reville."[10]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.