urbo en nuna Rumanio From Wikipedia, the free encyclopedia
Aleșd - jen rumane, prononco [ALeŝd], hungare: Élesd [E:Leĵd], germane Ellesch[1], prononco [ELeŝ], jide kaj hebree אלשד, Alŝd - estas urbo en Rumanio (distrikto Bihor) ĉe la piedo de Rezeș-monto norde de rivero Crișul Repede, oriente de Oradea. Administre apartenas al ĝi la vilaĝoj Aștileu (Esküllő), Pădurea Neagră (Feketeerdő), Peștiș (Sólyomkőpestes), Tinăud (Tinód), Groși (Tőtös).
Aleșd | |||||
---|---|---|---|---|---|
Urbo | |||||
urbeto en Rumanio | |||||
| |||||
Lando | Rumanio | ||||
Distrikto | distrikto Bihor | ||||
Alinome | Élesd (hungare), Ellesch (germane) | ||||
Iama hungara departemento | Bihar | ||||
Situo | 47° 3′ N, 22° 24′ O (mapo)47.05722222222222.396944444444 | ||||
| |||||
Alto super maro | 228 m | ||||
Poŝtkodo | 415100 | ||||
Loĝantaro | |||||
– komunumo | 10 415 (en 2002) | ||||
– vilaĝo | 7 387 (en 2002) | ||||
Kodo laŭ SIRUTA | 26706 (la urbo: 26699) | ||||
En 1910 ĝi nombris 2 337 loĝantojn (hungaroj, rumanoj); en 1992 10 920 (72 % da rumanoj), kaj laŭ la stato de 2021 en la urbo vivis 9 662 loĝantoj sur areo de 71,95 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 134 loĝantoj/km².
Élesd estis unue menciita skribe en 1291. Ĝis 1919 Élesd apartenis al Hungario (Bihar). De 1968 Aleșd fariĝis denove urbo, pli frue de 1886 ĝi estis kamparurbo.
En la censo de 2002 la loĝantoj deklaris jenajn plej multnombrajn etnecojn:
Etneco | Nombro | Elcentaĵoj |
---|---|---|
rumanoj | 6788 | 65,2 % |
hungaroj | 1987 | 19,1 % |
romaoj | 953 | 9,2 % |
slovakoj | 645 | 6,2 % |
germanoj | 28 | 0,3 % |
Krome estis po 3 ukrainoj kaj judoj, 2 grekoj kaj po 1 turko kaj bulgaro.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.