From Wikipedia, the free encyclopedia
Alexander von Zemlinsky (n. 14-an de oktobro 1871 en Vieno; m. 16-an de marto 1942 en Larchmont, Nov-Jorkio) estis aŭstra komponisto kaj dirigento.
Alexander von Zemlinsky | |
---|---|
Persona informo | |
Aliaj nomoj | Al Roberts |
Naskiĝo | 14-an de oktobro 1871 en Vieno |
Morto | 15-an de marto 1942 (70-jaraĝa) en Larchmont |
Tombo | Centra Tombejo de Vieno |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Aŭstrio-Hungario |
Alma mater | Universitato por Muziko kaj Drama Arto de Vieno |
Subskribo | |
Memorigilo | |
Familio | |
Patro | Aron Adolf von Zemlinszky |
Frat(in)o | Mathilde Zemlinsky |
Edz(in)o | Louise Zemlinsky (en) |
Okupo | |
Okupo | dirigento instruisto verkisto komponisto de klasika muziko komponisto |
Verkoj | Der Kreidekreis Sonata in A minor for cello and piano |
La avo de Zemlinsky, Anton Semlinsky, devenis de katolika familio de la tiama hungara Zsolna (nuntempe norda Slovakio) kaj translokiĝis en la unua duono de la 19-a jarcento en la 2-an Vienan urbodistrikton Leopoldstadt. Lia filo Adolf naskiĝis la 23-an de aprilo 1845 en Vieno. Helpe al siaj ambicioj kiel verkisto, Adolf Semlinsky ŝanĝis la slavan skribmanieron de sia nomo en la hungaran kaj almetis neniam konfirmitan nobelpredikaton. Kiel Adolf von Zemlinszky li laboris poste kiel skribisto ĉe asekuro kaj geedziĝis en 1871 kun Clara Semo, post kiam li en 1870 malaliĝis la katolikan eklezion kaj eniris la turkisraelan komunumon. Clara Semo devenis de juda-islama familio. Per la geedzeco Adolf fariĝis fiksa ero de la sefarda komunumo de Vieno. Alexander von Zemlinszky naskiĝis la 14-an de oktobro 1871 en la loĝejo de siaj gepatroj (Odeongasse 3) en Leopoldstadt. Kiam Clara duafoje gravediĝis, la familio transloĝiĝis en la Springergasse 6, kaj la 26-an de marto 1874 naskiĝis Bianca, kiu tamen post nur kvin semajnoj. La 7-an de septembro 1877 naskiĝis la tria infano, Mathilde. En 1882 la familio transloĝiĝis en la Pillersdorfgasse 3.
En la aĝo de kvar jaroj juna Alexander unuafoje kontaktiĝis kun muziko. Lia patro akceptintis kiel subluanto amikon de la familio, kiu kunportis sian pianon. Tiu ĉi instruigis al sia filo pianon kaj permesis ankaŭ al Alexander partopreni la instruon. Ĉar li konsiderinde pli rapide progresis, Alexander baldaŭ ricevis propran instruiston kaj estis intense prosperigata. En 1881, dek jarojn aĝa, li eniĝis la novfonditan temploĥoron de la sefarda komunumo. Kiam li tri jarojn poste eniris la voĉoŝanĝiĝon, li unuafoje sukcesis gajni poŝmonon kiel muzika akompanisto de la ĥorproboj kaj per sia orgenludado en la sinagogo. Muzike tamen la sakrala, sefarda muziko lin nur malmulte influis. Alkreskinte kiel infano kun la muziko de Mozart, baldaŭ li ankaŭ malkovris Brahms kaj Wagner. Nur unu moteto komponita de li sub la titolo Hochzeitsgesang por la geedziĝo de la filino de la kantoro en 1896 estas dokumentita.
En la aĝo de ses jaroj liaj gepatroj aligis Alexander en la sefarda lernejo Midrasch Eliahu en la Novaragasse. Krom kalkulado, skribado kaj legado Alexander lernis tie pri la torao kaj tefiloto (biblio kaj preĝoj) samkiel pri sefarda ritaro (minhago). Du jarojn poste li ŝanĝiĝis al ĝenerala popollernejo, en kiu li ofte estis klasa plejbonulo. Mallonge antaŭ sia dek tria naskiĝtago Adolf von Zemlinszky aligis sian filon je la konservatorio de la Societo de Muzikŝatantoj (Gesellschaft der Musikfreunde) en Vieno, kie tiu sukcesis je la enirekzameno kaj aŭtune 1884 eniris la pianoklason de Wilhelm Rauch. Tie lia instruplano je la preparlernejo enhavis pianludadon kaj teorion; de la ĥorkantado li estis liberitita pro kvar jarojn daŭra voĉoŝanĝiĝo.
Post tri jaroj la progresoj de Zemlinsky estis ekzamenataj, kaj li ricevis Rubinstein-stipendio de 1.000 guldenoj ĉiujare. Per ĉi tiu mono same kiel per privatinstruo kaj partopreno je konkursoj li komence financis sian vivon. Post la ekzameno trapasinta en 1887 li ŝanĝiĝis en la t.n. instrulernejon kaj absolvis la pianoklason de Anton Door. Krome li lernis dum du jaro teorion je Franz Krenn kaj Robert Fuchs, el kiuj ĉilasta tre preferis klasikan muzikon kaj rifuzis la novgermanan skolon ĉirkaŭ Liszt kaj Wagner. Tion tamen kompensis la multfaceta muzika vivo de Vieno. El la periodo de Zemlinsky en la klaso de Door konserviĝis foliujo entenanta mallongajn pecojn, skizojn kaj fragmentojn de pianomuziko, lidojn kaj ĉambromuzikon samkiel malkompletajn kadencojn por la pioanokonĉerto G-maĵora de Beethoven kaj mallongan skizon por propra pianokonĉerto.
Je la fino de sia studo Zemlinsky unuafoje havis kelkajn eblecojn por sinprezentadoj kiel soloisto. En 1889 li ludis je la konservatoria koncerto la soloon en pianokonĉerto de Robert Fuchs, jaron poste dum la ĉiujara pianokonkurso de la konservatorio li gajnis per la Händel-variacioj de Brahms la ormedalon samkiel fortepianon de la firmao Bösendorfer. Malgraŭ ĉi tiuj sukcesoj Zemlinsky ne strebis al soloista kariero aŭ komponis proprajn konĉertojn, male li estis ŝatata pianisto kaj akompanisto de la bonhavaj vienanoj. Post sia pianistodiplomo en 1890 Zemlinsky restis du pluajn jarojn kiel kompozicistudento ĉe la konservatorio, kie li sekvis instruon de Johann Nepomuk Fuchs. En 1891 li komponis per la Ländlichen Tänzen op. 1. sian unuan verkon, aperinta ĉe la muzikeldonisto Breitkopf & Härtel en Lepsiko. Zemlinsky tamen estis malkontentega pri la publikado, ĉar li verŝajne timis esti rigardata kiel komponisto de simplaj verkoj. Tial daŭris kvin jarojn, ĝis kiam li sin turnis denove al eldonejo. Lia ekzamenkomponaĵo, simfonio en d-minoro [no 2], estis prezentita en 1892 en la konservatorio. La kritiko juĝis la verkon entute pozitive.
En 1892 militoficejo rekrutige rigardis unuan fojon Zemlinsky, sed pro sia malgrando (159 cm) kaj staturo ĝi klasifikis lin en 1894 finfine kiel netaŭga. Samtempuloj priskribis lin kiel ege malaloga, kion karikaturistoj poste eluzis por mokadoj. Tamen li havis multajn amaferojn. Dum sia studotempo Zemlinsky ankaŭ ekhavis multajn amikojn, inter ili dirigento Artur Bodanzky, muziksciencisto Hugo Botstiber, violonĉelisto Friedrich Buxxbaum kaj muzikkritikisto Richard Heuberger. Ankaŭ la aliĝo 1893/94 en la Vienan Tonartisto-Asocion, en 1884 fondita de Anton Door, malfermis al Zemlinsky multajn pordojn. En 1895 Zemlinsky iniciatis la „Muzikan Asocion Polyhymnia“, kiu kunordigis plurajn amatorgrupojn de Leopoldstadt, sed nur ekzistis ĝis marto 1896. Tie Zemlinsky konatiĝis supozeble ankaŭ kun Arnold Schönberg, kiun li instruis kaj enkondukis en la Vienajn muzikistorondojn. El tio evoluis dumviva amikeco. Per sia opero Sarema, ekestinte inter 1893 kaj 1895, Zemlinsky gajnis en 1896 la Luitpold-premion. Sarema sekve estis premierita dum la sezono 1897/98 ĉe Munkena Kortega Opero kaj fervore akceptita. Tamen la opero estis prezentita nur 1899 en Lepsiko kaj poste malaperis por preskaŭ jarcento en la arĥivo de la Bavara Ŝtatbiblioteko. Pluaj gravaj komponaĵoj estis i.a. Kvar baladoj por piano (1893/94), Suito por orkestro kaj simfonio Bb-maĵora (no 3) komponita en 1897, per kiu li gajnis la Beethoven-Premion de la Tonartisto-Asocio. Jam en 1896 Zemlinsky verkis sian Frühlingsbegräbnis memore al Brahms, 1897 ĝis 1899 la operon Es war einmal …, kiun unuan fojon prezentis Gustav Mahler. La premiero la 22-an de januaro 1900 ĉe Viena Kortega Opero estis plensukcesa.
Sekve de la kontraŭjudisma politiko de la Viena urbestro Karl Lueger kaj de la afero Dreyfus la etoso plimalboniĝis kontraŭ la judoj en Vieno. Zemlinsky, ne interesita pri politiko nek religio, en tiu ĉi situacio malaliĝis disde la Israela Kulto-Komununo je Vieno en 1899. Lia fratino Mathilde faris tiun ĉi paŝon en 1901 kaj samjare geedziĝis kun la amiko de sia frato, Arnold Schönberg. Ĉirkaŭ la komenciĝo de la nova jarcento Zemlinsky fariĝis framasono. Ĉ. 1906 li konvertis al protestantismo. Li ankaŭ ŝanĝis la skribmanieron de sia nomo, forlasante la ŝajnhungaran z kaj uzante sian neleĝan nobelpredikaton „von“ nur dum sinprezentadoj kiel dirigento. Li ankaŭ ŝanĝis sian oficialan naskiĝdaton ekde 14-a de oktobro 1871 al 4-a de oktobro 1872. Plejmalfrue je 1900 la stilo de Zemlinsky trovis sian individuecon. Li strebis, „antaŭpeli sian muzikon ĝis la plej foraj limoj de tonala harmoniaro. Tonalo ne plu estas absoluta valoro kaj estas anstataŭigata iom post iom per tembro, formala kunteniĝo, liberigita de ĉia sistemo de tonalaj interrilatoj, pli kaj pli bezonas mallongan motivĉelon.“ Zemlinsky je tio preferis la tonalon d-minoro.
En la jaro 1900 la patro de Zemlinsky, Adolf, mortis. Memore al li la filo muzikigis la 83-an psalmon por 4 soloistoj, ĥoro kaj granda orkestro. La komponaĵo travivis sian unuan prezentadon tamen nur en 1987. Ĉar la patro de Zemlinsky ne antaŭzorgintis la vivtenon de sia familio, la filo nun devis transpreni ĉi tiun taskon. Ĉar por tio liaj modestaj enspezoj per instruado, akompanado kaj la produktado de aranĝaĵoj ne sufiĉis, li alprenis la oferton, fariĝi ĉefdirigento de la viena Carl-teatro. Por Zemlinsky la engaĝo estis ĝena tasko, kiu detenis lin de la komponado, sed per kiu li gajnis regulajn enspezojn. Post kiam lia kandidatiĝo en Breslau en 1901 estis rifuzita, Zemlinsky plilongigis sian kontrakton ĉe Carl-teatro kaj komencis samjare kun la muzikigo de la baleto Der Triumph der Zeit de Hugo von Hofmannsthal. Sed ĉar al Mahler la rezulto malplaĉis, nur malmultaj partoj de la komponaĵo estis cirkuligitaj. Zemlinsky ekzemple prezentis tri pecojn el la 2-a kaj 3-a aktoj kiel Tri baletpecoj. Ankaŭ la 2-a akto, en 1904 reviziita de Zemlinsky kiel Ein Tanzpoem, nur en la 1990-aj jaroj sursceniĝis. Ekde 1902 ĝis 1903 Zemlinsky laboris pri la fantazio por orkestro Die Seejungfrau laŭ fabelo de Hans Christian Andersen. En 1903 finfine la komponisto povis rezigni sian postenon kiel dirigento ĉe Carl-teatro kaj ŝanĝiĝis septembre al Teatro ĉe Vieno. Septembre 1904 la nova operdirektoro de la Popolteatro en Vieno, Rainer Simons, dungis Zemlinsky kiel muzikdirektoro. Jam baldaŭ Zemlinsky povis plialtigi la nivelon de la malsperta ensemblo. Dum sia periodo ĉe la Popolopero Zemlinsky laboris pri la operoj Der Traumgörge, enhavantaj kelkajn aludojn pri Alma Mahler, kaj Kleider machen Leute. Serĉe al materiaj pliboniĝoj Zemlinsky finfine ekintertraktis kun la Kortega Opero Dresdeno. Kiam Mahler tamen ofertis al li fiksan engaĝon ĉe Kortega Opero Vieno, Zemlinsky en 1907 ŝanĝiĝis tien. Post kiam Felix Weingartner anstataŭis Mahler (ekde januaro 1908), la premiero de Traumgörge tamen estis renoncita. Ĉar Weingartner ankaŭ ne volis konfidenci al Zemlinsky pluajn repertuarprezentadojn, la kontrakto de Zemlinsky finiĝis jam februare 1908, kaj Zemlinsky revenis al la Popolopero, tamen ne plu kiel muzikdirektoro, sed kiel unua kapelestro. Zemlinsky poste kandidatiĝis por la posteno de unua kapelestro en Mannheim, sed aktivus tie finfine en 1910 nur dumtempe. La 29-an de aprilo 1910 Zemlinsky adiaŭis finfine de la Viena Popolopero per la prezentado de Tannhäuser und der Sängerkrieg auf Wartburg. Post mallonga engaĝiĝo ĉe la operetofestivaloj de la munkena artistoteatro de Max Reinhardt somere 1911 Zemlinsky jam samjare sekvis vokon al la Nova Germana Teatro (nuntempe: Státní opera Praha) en Prago, kiu dungis lin ekde septembro kiel muzikdirektoro.
La Novan Germanan Teatron financis preskaŭ nure privataj donacoj de la germanlingva loĝantarparto. Ĉeĥaj operspektantoj tie ĉi preskaŭ neniam troveblis. Jam la unuaj prezentadoj far Zemlinsky de Fidelio, Tannhäuser kaj Der Freischütz estis plensukcesaj. Zemlinsky mem ricevis bonajn kritikojn, precipe pro sia maniero retropaŝi malantaŭ la verkojn. Sekvatempe li pliampleksigis la repertuaron pli kaj pli, sed li havis nur malmultajn okazojn por komponi mem. Kompense oni prezentis lian operon Es war einmal … en la sezono 1912/13 kiel unua novaĵo, la premieron de sia opero Der Traumgörge tamen oni devis renonci en 1914/15 pro la militeksplodo. Malgraŭ la sukceso ĉe la kritikistoj Zemlinsky kaj la operdirektoro de la Nova Germana Teatro, Heinrich Teweles, ne estis kontentaj pri la kvalito de la prezentado kaj maldungis en 1912 multajn artistojn kaj teknikistojn. Pro forta profesia streĉo Zemlinsky preskaŭ ne atingis komponi ekde somere 1910. Nur en 1913 li denove disponis pri tempo kaj ekkomponis sian 2-an arĉkvarteton, kiun li dediĉis al Schönberg, sed povis kompletigi ĝin nur en 1915. Aldoniĝis teatromuziko pri Cymbeline de William Shakespeare. Post tio li tuj sindediĉis al la laboroj pri la unuakta opero Eine florentinische Tragödie laŭ dramo de Oscar Wilde en la germana traduko de Max Meyerfeld, de kiu li pretigis la skizopartituron ene de nur naŭ semajnoj. La militeksplodo tamen kaŭzis por la Nova Germana Teatro grandajn problemojn. Multaj ensemblanoj devis militservi, pluaj estis maldungitaj pro la malbona buĝeta situacio. Zemlinsky mem provis dum la militotempo akiri la postenon de muzikdirektoro en Mannheim kaj Frankfurto ĉe Majno, tamen malsukcesis, ankaŭ pro siaj salajropostuloj.
Post la fino de la unua mondmilito Zemlinsky provis reveni al Vieno, sed ne trovis taŭgan postenon. Do li restis ĉe Nova Germana Teatro, kiun ja la ĉeĥoslovaka ŝtato konfiskintis, sed nun ankaŭ ricevis ŝtatajn subvenciojn. En 1920 la germana minoritato fondis la Germanan Akademion por Muziko kaj Prezenta Arto kaj nomumis rektoro Zemlinsky, kiu ankaŭ instruis kompozicion kaj direktadon. En la postmilitaj jaroj ekde 1919 ĝis 1921 Zemlinsky komponis en Prago duan unuaktan operon pri teksto de Oscar Wilde (Der Geburtstag der Infantin). Der Zwerg travivis sian unuan prezentadon en 1922 en Kolonjo sub direktado de Otto Klemperer, tamen ĝi ne plu konformis la modo kaj kaj havis nur modestan sukceson. En 1922/23 Zemlinsky komponis la Lirikan simfonion en sep kantoj por soprano, baritono kaj orkestro. Inspirado por ĉi tiu komponaĵo estis poemoj de Rabindranath Tagore, kiu en 1913 ricevintis la literaturan nobelpremion. Tagore entreprenis en 1921 turneon tra Eŭropo, kiu kondukis lin ankaŭ al Prago. La morto de sia fratino en 1923 igis Zemlinsky en 1924 komponi sian 3-an arĉkvarteton. Post ties premiero oktobre de la sama jaro en Prago la Internacia Societo por Nova Muziko enprenis la arĉkvarteton ankaŭ en sian programon por la festivalo de 1928 en Siena. Ĉi tiu prezentado prosperigis finfine ankaŭ la internacian agnoskon de Zemlinsky. Meze de la 1920-aj jaroj Zemlinsky akiris ankaŭ ekster sia kampo de agado, Prago, famon kiel elstara dirigento. Krom sporadaj koncertoj en Vieno li sekvis en 1924 inviton por du koncertoj en Romo, kaj en 1926 li direktis la Orquestra Pau Casals en Barcelono. En Prago la famo de la Nova Germana Teatro malpliiĝis. Pro timoj pri malpliiĝanta buĝeto la nova operdirektoro Leopold Kramer preferis operetojn kaj malmultkostajn revuojn. La kreska kritiko je la Nova Germana Teatro sekvigis decembre 1926 finfine al demisio de Kramer kaj Zemlinsky. Post la komponado de sia arĉkvarteto de 1924 pro manka inspiro sekvis malriĉaj jaroj. La laborojn por la opero Der heilige Vitalis, komencitaj en 1926, Zemlinsky rezignis en 1927. La en 1927 komencita komponado de arĉkvarteto ankaŭ restis nefinita. Nur en 1994 la konservitaj Zwei Sätze für Streichquartett estis publikigitaj kaj prezentitaj.
Meze de 1927 Zemlinsky ŝanĝiĝis al la Berlina Kroll-opero. La Kroll-opero tiutempe estis orientita kiel centro por eksperimentema muzikteatro, povis tamen pro financaj kialoj nur limigite prezenti modernan muzikon. Zemlinsky estis dungita nur kiel unua kapelestro kaj devis labori sub sia pli juna kolego Otto Klemperer. Lia laboro trafis en Berlino sur respekto kaj agnosko. Adoron kiel en Prago Zemlinsky ne travivis. Kiel unua kapelestro de ŝtate subvenciita teatro Zemlinsky tamen gajnis multe pli ol dum sia tempo kiel muzikdirektoro en Prago. Krome lia laboro ĉe Kroll-opero havigis al li multe pli da tempo. Ĉiusezone li havis nur tri premierojn kaj neniujn pluajn repertuarajn devojn. Pro tio li havis tempon por multaj gastprezentadoj kiel dirigento, kiuj kondukis lin al Barcelono, Brünn, Parizo, Romo, Varsovio, Leningrado kaj aliaj urboj. Ofte Zemlinsky ankaŭ kunlaboris kun la ĉeĥa filharmonio. Post la morto de sia edzino Ida 1929 Zemlinsky komponis la Simfoniajn kantojn op. 20 kaj geedziĝis en 1930 ku sia amantino Louise Sachsel. Kiel geedza donaco Zemlinsky komponis en 1930–32 novan operon, Der Kreidekreis laŭ peco de Klabund. Sekve de la granda depresio Kroll-opero devis fermi siajn pordojn en 1931. Zemlinsky uzis la okazon por komponi novan operon kaj realigis gastprezentadojn en Leningrado kaj Prago. Reveninte al Berlino, Zemlinsky komencis la probojn por la opero Aufstieg und Fall der Stadt Mahagonny de Kurt Weill. La produktaĵo, rifuzita de dekstrulaj rondoj kaj alte pridisputata, fariĝis komerca sukceso. La sekvaj politikaj ŝanĝoj kaj la potencakiro de la nazioj venenis la klimaton por judaj artistoj. Jam printempe 1933 Zemlinksy forlasis Berlinon kaj translokiĝis al Vieno.
Post kiam Zemlinsky revenis al Vieno, li transprenis postenon kiel muzikdirektoro de la Viena Koncertorkestro. Lia plej urĝa tasko tamen la kontrolado de la proboj por la unua prezentado de sia opero Der Kreidekreis en Zuriko. La premiero, okazanta oktobre 1933, ja ne estis la esperata granda sukceso, tamen la kritikistoj bone alprenis ĝin. Kvankam la komence fiksita unua prezentado en germanaj urboj estis renoncita pro la politika renverso, en fazo de solidiĝo de la nazia reĝimo kontraktaj devoj pri teatroprezentadoj jam fiksitaj antaŭ 1933 povis estis plenumataj. Tiel oni povis prezenti Kreidekreis en 1934 en pluraj germanaj urboj. En Berlino oni prezentis la operon eĉ 21 fojojn, sukceso, kiun Zemlinsky ekde pluraj jardekojn ne plu travivintis. En 1934 la Zemlinsky unuafoje ekloĝis en propra domo. La areo en la Kaasgrabengasse 24 estis registrita je nomo de sia edzino Louise, kiu ankaŭ kontrolis la konstrulaborojn. La domon planis la arkitekto Walter Loos. En la najbareco loĝis pluaj artistoj kiel Egon Wellesz, Hugo Botstiber kaj Hans Gál. Zemlinsky uzis la tempon en Vieno por komponi, krome li realigis ĉiam denove gastprezentadojn kiel dirigento, ofte kun la ĉeĥa filharmonio. Januare 1934 li kreis Sechs Lieder op. 22, poste li komencis kun la laboroj por Simfonieto op. 23. Ĉi tiu orkestroverko estis la ununura pli granda komponaĵo, kiun li skribis dum sia kvinjara restado en Vieno kaj kiu estis prezentita jam dum lia vivo. Post la premiero en 1935 en Prago oni ludis la simfonieton ankaŭ en Vieno, Parizo, Barcelono kaj Lausanne. Ankaŭ en 1935 Zemlinsky muzikigis la 13-an psalmon por ĥoro kaj orkestro, kaj krome li eklaboris pri sia nova opero Der König Kandaules. Post la morto de sia amiko Alban Berg kristnaskovespere 1935 Zemlinsky komponis je lia memoro sian 4-an arĉkvarteton.
Post la „alligo“ de Aŭstrio la 11-an/12-an de marto 1938 la edzino de Zemlinsky, Louise, jam sekvatage decidis eniri la usonan ambasadejon por akiri vizon. Ankaŭ sia edzo decidis post tago de pripenso forlasi la landon. Zemlinsky tamen estis pro la okazintaĵoj rompita viro. Dum semajnoj li faris tute nenion; Meze de aprilo li komencis legitimigi sian devenon. Sed antaŭ ol li povis prezenti sian arjopruvon, li devis ricevi la geedziĝateston de sia patro kaj sian propran naskiĝateston. Tiuj tamen estintis ĉe la Israela Kulto-Komunumo kaj nun enmane de la Gestapo. Zemlinsky nun ekkonis sian dilemon: Restis al li nenion alian por fari ol forlasi la landon. La 7-an de majo li petis envojaĝpermeson al Prago, kiun li ricevis la 9-an de junio. La elvojaĝo tamen montriĝis kiel malfacila, ĉar ĉiuj pasportoj kaj legitimiloj post la alligo devis estis noveldonataj. Krome la administrejoj postulis Regnan Fuĝo-Imposton, kiu sumiĝis je 30 % sur la movebla posedaĵo. Post pago de 27.612 RM (Regnaj Markoj) oni donis al la Zemlinsky-oj novajn legitimilojn. La propraĵo en Grinzing iris al la ŝtato (en 1958 la edzino de Zemlinsky vendis ĝin post kelkaj jaroj de jura tohubahovuo por la eta sumo de 5000 usonaj dolaroj). La 15-an de septembro Zemlinsky forlasis kune kun sia edzino la landon. Post longa atendado la du ricevis novembre la petitajn usonajn vizojn. La 23-an de decembro 1938 ili atingis perŝipe Novjorkon; du kestegoj kun meblaro sekvis la 25-an de januaro 1939.
Post alveno de la propraj mebloj la Zemlinky-oj transloĝiĝis en loĝejon je la strato 46 West 83rd. Pro la ĉirkonstancoj de la fuĝo kaj de la travivaĵoj de la lastaj monatoj la sano de la komponisto estis forte atakita, kaj li povis nek instrui nek dirigenti. Do restis al li nur la komponado kiel fonto de enspezoj. Li ekkomponis novan operon, Circe. Post kiam Zemlinsky en aprilo jam komencis kun la 2-a akto, lin atakis grava nervomalsano, kiu kaŭzis al li fortajn dolorojn. La okazintaĵoj kaj la travivaĵoj en Vieno ekigis ĉe la muzikisto nervokolapson. La grava malsano plimalbonigis la dilema financa situacio de la familio. Por ke li gajnu almenaŭ iomete da mono, oni persvadis Zemlinsky, komponi popularajn kantojn, el kiuj Three Songs (pri tekstoj de Irma Stein-Firner) aperis en 1939. Kvankam la Three Songs estu eldonita sub la ŝajnnomo „Al Roberts“, ili aperis sub la nomo de Zemlinsky. La komponisto skribis ankaŭ Jagdstück kaj humoreskon (rondelon) por la eldonisto Hans Heinsheimer, kiu volis kompili repertuaron por lernejoj. Post kiam li pretigis la humoreskon komence de julio, Zemlinsky suferis gravan apopleksion, post kiam li jam antaŭe suferis pro hipertensio kaj arteriosklerozo. Sekvis maldekstraflanka paralizo, decembre li suferis pluan etan apopleksion. La origina plano, transloĝi al Kalifornio, fiaskis pro la sanstato de Zemlinsky kaj de sia intertempe alveninta bofrato. Anstataŭe li, sia edzino kaj ŝia frato transloĝis en la 30 kilometrojn fora New Rochelle, ĝis kiam la vilao en la najbara Larchmont estis preta. La sanstato de Zemlinksy tamen plimalboniĝis pli kaj pli, tiel ke la komponisto fariĝis flegato. Mallonge post la transloĝiĝo en la novan domon Zemlinky suferis hipostatan pneŭmonion. La 15-an de marto Zemlinsky mortis, en 1985 lia cindro estis transigita en honortombon sur la Viena Centra Tombejo (grupo 33 G, numero 71).
En 1900 Zemlinsky konatiĝis okaze de la unua prezentado de sia kantato Frühlingsbegräbnis kun Alma Schindler kaj fariĝis ŝia pianinstruisto. Iom post iom el ĉi tiu rilato evoluis amafero. Dum kiam Alma Schindler revis pri geedza feliĉo, Zemlinsky rigardis la rilaton fruktodona artista partnereco. Sed finfine Alma sin decidis kontraŭ Zemlinsky kaj geedziĝis en 1902 kun la 20 jarojn pli aĝa Gustav Mahler. Zemlinsky longan tempon postmalĝojis la amrilaton kun Alma kaj gefianĉiĝis nur en 1905 kun Ida Guttmann, kun kiu li geedziĝis la 21-an de junio 1907. La 8-an de majo 1908 naskiĝis la filino Johanna Maria.
En 1914 aŭ 1915 Zemlinsky konatiĝis kun Luise (ekde 1926: Louise) Sachsel. Ŝi sekvis kantinstruon ĉe li kaj en 1918 aliĝis la Pragan Artakademion. Ĉ. 1920 la rilato inter Zemlinsky kaj Luise profundiĝis. En 1921 ŝi estis alprenita je la Akademio por Muziko kaj Prezentaj Artoj. Nur en 1924 ŝi revenis al la Nova Germana Teatro en Prago. En 1926 ŝi ŝanĝiĝis al la Popolopero. La kariero de Luise tamen baldaŭ finiĝis, kaj poste ŝi klarigis ĉiam denove, ke ŝi rezignis sian karieron pro sia edzo. Krome Luise gravediĝis de Zemlinsky, kiam tiu ankoraŭ estis edzo de Ida. Por eviti skandalon, li insistis pri abortigo. Pro la malbona sanstato de sia edzino kaj la lernejodevo de sia fratino Zemlinsky rezignis divorcon. Post la morto de Ida pro leŭkemio januare 1929 Zemlinsky geedziĝis kun sia amatino Louise la 4-an de januaro 1930 en Berlino. Lia filino transloĝiĝis mallonge poste al Vieno por fariĝi tajlorino.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.