From Wikipedia, the free encyclopedia
Aleksandr Ivanovich OPARIN (ruse Александр Иванович Опарин; naskiĝis en Ugliĉ la 2-an de marto de 1894 kaj mortis en Moskvo la 21-an de aprilo de 1980) estis sovetia biologo kaj biokemiisto, rimarkinda pro siaj teorioj pri la deveno de vivo sur la planedo Tero kaj pro sia libro The Origin of Life.[1][2]
Oparin sugestis ke la vivo aperis sur la komenca Tero de la laŭgrada evoluo de neorganika materio al organika materio ĝis la formado de la unuaj ĉeloj. Jarojn poste, Stanley Miller pruvis eksperimente, ke eblis la spontanea kreado de organikaj komponaĵoj de neorganika materio, ŝanĝante la mediajn kondiĉojn de la komenca Tero.[3]
Oparin studis en Moskvo, kie li poste fariĝis profesoro pri fiziologio kaj biokemio. En 1935, kune kun Bakh, li fondis la Biokemian Institucion de Rusia Akademio de Sciencoj, kiun li direktis de 1946 ĝis sia morto.[4] En 1974 li estis elektita prezidanto de la International Society for the Study of the Origin of Life.[5]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.