From Wikipedia, the free encyclopedia
Albert Gleizes (naskiĝis la 8-an de decembro 1881 en Parizo, mortis la 23-an de junio 1953 en Avignon, Vaucluse), estis franca pentristo, desegnisto, gravuristo, filozofo kaj teoriisto, kiu estis unu el la fondintoj de Kubismo kaj influis la Skolon de Parizo.
Albert Gleizes kaj Jean Metzinger verkis la unuan gravan traktaĵon pri Kubismo, Du "Cubisme" (Pri "Kubismo"), en 1912. Gleizes estis fondinta membro de la Grupo de Puteaux/Ora Sekcio. Li ankaŭ estis membro de Der Sturm, kaj liaj multnombroj teoriaj skriboj estis origine la plej popularaj en Germanio, kie aparte en Bauhaus liaj ideoj estis pripense konsideritaj. Gleizes trapasis kvar kernajn jarojn en Novjorko, kaj ludis gravan rolon en la evoluo de Moderna Arto en Usono. Li estis membro de la "Societo de Sendependaj Artistoj", fondinto de Asocio Ernest Renan, unu el la fondintoj kaj partoprenantoj de Abatejo de Créteil[1]. Gleizes regule ekspoziciis ĉe Léonce Rosenberg en "Galerie de L'Effort Moderne" (Parizo). Li ankaŭ estis fondinto, organizanto kaj direktoro de Abstraktado-Kreado. De la 1920-aj al la 1930-aj jaroj li pasigis grandan parton de sia energio en verkado (ekzemple, La Peinture et ses lois (Parizo, 1923), Vers une conscience plastique, La Forme et l'histoire (Parizo, 1932) kaj Homocentrisme (Sablons , 1937)[2]. Estinte unu el la ĉefaj reprezentantoj de Kubismo en la salonoj (1911-1914), Gleizes konsideris sian tutan postan verkaron kiel logikan disvolviĝon de kubisma estetiko[3],[1],[2].
Aŭtodidakta artisto, li estis inter la fondintoj de Abatejo de Créteil, kun Georges Duhamel kaj Charles Vildrac[1],[3].
Albert Gleizes estis la nevo de portretisto Léon Comerre, Granda Premio de Romo en 1875. Liaj unuaj pentraĵoj estis impresionismaj pejzaĝoj. Sed lia admiro al Paul Cézanne pelis lin apartiĝi de priskriba pentrado por privilegii ebenon, volumojn kaj baldaŭ multoblecon de vidpunktoj[1],[3].
De 1911 ĝis la Unua mondmilito, Albert Gleizes estis inter la ĉefaj ekspoziciantoj de parizaj salonoj, kie kubismo, pentra movado inventita de Braque kaj Picasso en 1907, estis rivelita al la publiko. La Salono de Sendependuloj de 1911, kie Gleizes kaj liaj amikoj pentristoj, Henri Le Fauconnier, Fernand Léger, Jean Metzinger, Jacques Villon kaj Robert Delaunay, sukcesis kunigi siajn sendaĵojn, signis la naskiĝon de « kubismo de Salonoj », opoziciita de historiistoj de la movado al tiu de "Bateau-Lavoir", tiam malmulte disvastigita. Juĝita skandala de la publiko kaj de la plimulto de art-kritikistoj escepte de Guillaume Apollinaire, tiu ekspozicio estis sekvata ĝis la milito de pluraj aliaj tiom en Sendependuloj kiom en Aŭtunaj Salonoj, kie malsamaj artistoj regule ekspoziciis siajn produktojn. Signo de implikiĝo de Gleizes, li subskribis kun Jean Metzinger, la unuan verkon iam dediĉitan al la movado, Du "Cubisme", aperintan iom post la malfermo de Salono de la Ora Sekcio, kie Gleizes kaj la kubistoj estis larĝe reprezentitaj, en oktobro 1912[1],[3],[2].
Milito metis finan punkton al tiu dinamiko disigante la diversajn protagonistojn de la movado[1],[3].
Mobilizita, Gleizes estis sendita en kazernon de Toul (Loreno), kie dank' al la bonvolo de milita kuracisto, li povis daŭre pentri kaj desegni, samtempe kunlaborante el distanco, kun Jean Cocteau, direktoro de la revuo Le Mot (La vorto). Reformita en 1915, dank' al la perado de sia estonta edzino, Juliette Roche, filino de influa ministro, li forlasis Francion kaj instalis sin en Novjorko, kie li retrovis Marcel Duchamp kaj Francis Picabia kaj vizitis la artan medion de la urbo. Kelkajn monatojn poste, geedzoj Gleizes estis en Barcelono, kie al Albert estas proponita lia unua persona ekspozicio en galerio Dalmau aŭtune de 1916[1],[2],[3].
Reveninte al Francio en 1919, li dediĉis sin al instruado kaj direktis sian arton al produktado de « pentraĵoj-objektoj ». En 1927, li kreis la komunumojn de Moly-Sabata en Isère, proksime de sia domo de Serrières (Ardèche). Ekde 1939, li retiriĝis al Saint-Rémy-de-Provence kie li daŭre laboris ĉirkaŭita de disĉiploj[1],[3].
La komenca kubismo de Albert Gleizes donis grandan lokon al volumoj (La Femme aux phlox, 1910). Kelkaj tolaĵoj traktas la figuran objekton per destrukturita maniero kiel Picasso (La Dame aux bêtes, 1914), tamen la kubismo de Gleizes konservas ian originalecon per realisma kaj skema esprimo de liaj personoj ene de pejzaĝo kun geometriaj kaj destrukturitaj formoj (L’Homme au balcon, 1912)[1],[3].
Heliĝis la malluma palestro de Gleizes de liaj komencoj, kaj li ne hezitis uzi grandajn platajn areojn de vivaj kaj aŭdacaj koloroj (La Parisienne, 1915). Ekde 1917, li revenis al malpli destrukturitaj reprezentoj (La Femme au gant). La komponado de liaj pentraĵoj respektas tiom rigoran kiom stabilan gramatikon inventitan de la pentristo: priserĉo de ritmo, gusto por geometrio (rotacio kaj transigo du ebeno), abstrakto de subjekto (Peinture à sept éléments cadencés et rythmés)[1],[3].
Li aliĝis en 1931 al movado "Abstraktado-Kreado". Dum siaj lastaj jaroj, Gleizes turnis sin al sakrala pentrado. Li ilustris la Pensojn de Blaise Pascal kaj konvertiĝis al katolikismo en 1941[1],[3].
Lia verkaro (pentraĵoj kaj desegnoj) ĉeestas en multaj francaj kaj eksterlandaj muzeoj. Ekde 2006, la muzeo Estrine en Saint-Rémy-de-Provence (Bouches-du-Rhône) dediĉis du daŭrajn ĉambrojn al Albert Gleizes.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.