Afrik-usonanoj (angle African Americans) estas nomo de la afrikdevenaj civitanoj de Usono. Ili devenas plejparte de antaŭaj sklavoj: Ĉirkaŭ 500.000 afrikanoj estis sklavigitaj kaj transportitaj al Nordameriko inter 1619 kaj 1808.

Rapidaj faktoj ethnic group by residency • etna komunumo • etno, usonanoj • nigruloj • African diaspora in the Americas ...
Afrik-usonanoj
Thumb
Thumb
ethnic group by residency etna komunumo etno
usonanoj nigruloj African diaspora in the Americas
usonanoj
Suma populacio
42 020 743
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)
usona angla lingvo Afrikusona angla lingvo
Religio
protestantismo katolikismo islamo
vdr
Fermi
Thumb
Famaj afrik-usonanoj: Supre: W. E. B. Du Bois, Martin Luther King, kaj Barack Obama. Malsupre: Malcolm X, Rosa Parks, kaj Sojourner Truth.
Thumb
Afrik-usona knabo en la ŝtato de Ohio, ĉirkaŭ 1942.

La afrikusona loĝantaro ege gravis en certaj momentoj de la Historio de Usono, ekzemple dum la Intercivitana Nordamerika Milito, la Afrikusona Civilrajta Movado aparte de la 1960-aj jaroj, de Martin Luther King ĝis la Black Panthers, kiel soldataro en la Milito de Vjetnamio ktp. Nuntempe en Usono jam la hispandevena estas la unua etna minoritato kaj la afrikusona la dua.

Esprimoj

Nuntempe African American (do "afrik-usonano") estas la plej kutima esprimo en formalaj kuntekstoj. Alia esprimo, ankaŭ uzata de la afrik-usonanoj mem, estas Black (nigra, nigrulo), kiu pro politikaj kialoj ofte estas majuskligita.[1]

La Esperanta esprimo "afrikamerikano" havas pli vastan signifon, ĉar ĝi inkluzivas ankaŭ la afrik-devenajn homojn en aliaj partoj de Ameriko: Estas multaj aliaj landoj en Ameriko kie granda parto de la loĝantaro aŭ eĉ la majoritato estas devena el afrikaj sklavoj alportitaj de eŭropanoj por labori en la novposedataj kolonioj kaj ĉefe dum la 17a kaj 18a jarcentoj, dum la 19a komenciĝis la kontraŭstaro al tiu komerco de sklavado. Nuntempe la afrikamerika loĝantaro, krom en Usono, estas en Brazilo, Karibio, anglaj ekskolonioj, kiel Jamajko, hispanaj ekskolonioj, kiel Kubo kaj Domingo kaj francaj ekskolonioj, kiel Haitio, kiu estis la unua ŝtato regata de tia loĝantaro majoritata tie.

La esprimo "afrik-usonanoj" ne estas aplikita al afrikaj enmigrintoj al Usono, kiuj identiĝas kun siaj respektivaj naciecoj; ĝi prefere rilatas ekskluzive al la posteuloj de sklavoj alportitaj al Usono en koloniaj tempoj.

Referencoj

Literaturo

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.