Abraham Vater
From Wikipedia, the free encyclopedia
Abraham Vater (1684-1751) estis germana matematikisto, kuracisto, botanikisto, anatomo kaj pioniro por unue mencii la "hepatopankrean ampolon" en siaj esploroj (1720). Pro tio, la eponimo "ampolo de Vater" estis kreita liaomaĝe. Li same estis profesoro pri botaniko kaj medicino en la Universitato de Wittenberg. Tie li fondis gravan kolekton je anatomiaj preparaĵoj. Abraham Vater estas tre konata ankaŭ pro la “Papilla Vateri” ("Papilo de Vater" aŭ Papilla duodeni major, "Duodena papilo plej granda") kaj la “Corpuscula lamellosa” (aŭ Korpusklo de Vater-Paĉini[2]), kiuj ricevis tiun nomon honore al Abraham Vater kaj Filippo Pacini (1812-1883).[3]
Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
Abraham Vater | |||||
---|---|---|---|---|---|
Bildo de Abraham Vater, gravuraĵo de Johann Martin Bernigeroth (1713-1767), en 1752. | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 9-an de decembro 1684 (1684-12-09) en Wittenberg Germana regno | ||||
Morto | 18-an de novembro 1751 (1751-11-18) (66-jaraĝa) en Wittenberg Germana regno | ||||
Lingvoj | latina vd | ||||
Ŝtataneco | Germanio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Wittenberg Universitato de Lejdeno Universitato de Amsterdamo Leopoldina Akademio Lutherhaus[1] Universitato Marteno Lutero de Halle-Wittenberg Universitato de Lepsiko | ||||
Familio | |||||
Patro | Christian Vater vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | anatomo universitata instruisto vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Fermi