From Wikipedia, the free encyclopedia
Arĉkvarteto n-ro 15 en a-minoro op. 132 estas arĉkvarteto de Ludwig van Beethoven.
Arĉkvarteto n-ro 15 ekestis en la jaro 1823. Ĝi apartenas al la tri arĉkvartetoj menditaj de la rusa princo Nikolaj Borisoviĉ Goliĉin kaj estis pretigata post kvarteto n-ro 12 op. 127 (pretigita en januaro 1825) kaj antaŭ kvarteto n-ro 13 op. 130 (pretigita en januaro 1826) en julio 1825. Ĉiuj tri kvartetoj estas dediĉitaj al la mendinto.
Dum la pretigo de kopioj, destinitaj unuflanke por Princo Golizyn kaj aliaflanke por la unua prezentado en Vieno far la Schuppanzigh-Kvarteto estanta en amikeca rilato kun Beethoven, ekestis prokrastoj, kiuj estis kaŭzitaj unuflanke per la nelegebla notskribo el la plumo de Beethoven kaj aliaflanke per la rifuzo de kopiisto Wenzel Rampl post temperamento-eksplodoj de Beethoven, daŭrigi la kopiadon. Tial la violonĉelisto de la Schuppanzigh-Kvarteto devis kopii mem la ekzempleron destinitan por la unua prezentado, el kiu Rampl tiam devis pretigi ekzempleron por la rusa princo. Sed ĉi tiu tasko postulis de la violonĉelisto nekutiman streĉon, tiel ke ĝi estis finfarata de la persona amiko de Beethoven, Karl Holz, kiu ludis la 2-an violonon en la Schuppanzigh-Kvarteto. Kiel Beethoven letere konfirmis al Karl Holz la 15-an de aŭgusto 1825, la kopioj pretigitaj de li enhavis nur malmultajn erarojn.[1]
La kvarteto apartenas al la "malfruaj kvartetoj" de Beethoven, baziĝas tamen malgraŭ ĝia por tiamaj cirkonstancoj avangardeca kaj emocia sono sur 5-movimenta divertimento, je kiu centra, trankvila parto estas kadrigita per dancmovimentoj.
La tri kvartetoj komponitaj por princo Goliĉin montras paralelon al la „Rasumovskij-Kvartetoj“. Ambaŭkaze la respektiva meza kvarteto staras en minortonalo, dum kiam la aliaj staras en maĵoro.[2][3]
La tonalon a-minoro, uzita en op. 132, komponistoj kiel Joseph Haydn, Wolfgang Amadeus Mozart kaj ankaŭ Beethoven mem uzis malofte. Antaŭe Beethoven uzis ĉi tiun tonalon nur en sia violonsonato n-ro 4 op. 23 (1800), en sia „Kreutzer-Sonato“ (1802/03) kaj en „Für Elise“ (1810)[4]; la „Kreutzer-Sonato“ havas en sia movimentoplano eĉ kelkajn paralelojn al kvarteto a-minora.[5]
„Alla-danza-tedesca“-movimenton en A-maĵoro, komence planita por ĉi tiu kvarteto, Beethoven transponis al G-maĵoro kaj enmetis ĝin kiel kvara movimento en sian arĉkvarteton n-ro 13 B♭-maĵora op. 130.[6]
La unua movimento kontrastas la rekte antaŭe ekestintan kvarteton E♭-maĵora, konsistante unuflanke el diskontinueco kaj kontrastoj kaj aliflanke pritraktante la realigon de la sonata formo pli progreseme ol la kvarteto E♭-maxjora.[2]
La movimento baziĝas, kiel la unuaj movimentoj de la arĉkvarteto n-ro 13 B♭-maĵora op. 130 (kaj per tio ankaŭ la „Granda Fugo“) kaj de la arĉkvarteto n-ro 14 c♯-minora op. 131, sur la kvartonaro g♯-a-f-e. Alie ol en la c♯-minora kvarteto la du sekundoj de la kvartonaro estas interligitaj kun ties sekstoj per malgranda sekundo.[7][8] Emil Platen opinias pri la uzado de la kvartongrupo: »Dedukti tamen el tio, ke temas pri senca kunligo de la tri kvartetoj, pri unueco de pli alta ordo, pri ›titana ciklo‹[9], kiu do tiam fakte devus esti prezentata laŭ seninterrompa sinsekvo, mi opinias malĝusta.«[10]. Lewis Lockwood atentigis pri tio, ke ĉi tiu temo proksima al la notosinsekvo „B-A-C-H“ similas al la temo de Fugo n-ro 4 c♯-minora el la unua volumo de „Bontemperita klavarinstrumento“ de Johann Sebastian Bach.[11] Estas menciinde en ĉi tiu kunteksto, ke Beethoven jam longe antaŭe notis skizojn pri longe planita „Bach“-uverturo (kun la „B-A-C-H“-motivo kiel bazo), kiu tamen ne realiĝis.[12][3][13]
La movimento komencas per malrapida enkonduko. Dum kiam la unuajn taktojn tenas la violonĉelo, en la mallonge poste sekvanta alegro ĉefe la 2-a violono transprenas la gvidadon per virtuozaj al- kaj desupraj deksesonaj pasaĵoj Ĉi tiu kontrasto estas fortigita per alternaj trankvilaj kaj rapidaj pasaĵoj dumpase de la movimento, ĝis kiam la 3-a violono finfine dum stakatobatoj de la aliaj tri arĉinstrumentoj alkantas la finakordon a-minoro.
Jam frue inter la interpretantoj establiĝis la opinio, ke la dua movimento estas „skerco“.[14] Ĉi tiu eraro reiras je recenzo post la unua publika prezentado.[15]
La dua movimento staras, kontrastege al a-minoro de la unua movimento, en ties varianttonalo A-maĵoro. La per tio kaŭzita humorŝanĝiĝo estas ankoraŭ fortigita per la ŝanĝita kunludado de la arĉinstrumentoj. Post suprenstrebantaj, unusone ludataj triopofiguroj sekvas ŝanĝiĝantaj ornamaĵoj tra ĉiuj kvar instrumentoj. Jen ne plu la "batalo" inter la instrumentoj, sed la kunludado staras en la malfono. En la trio la ege elpaŝa unua violono estas akompanata per dancecaj motivoj, ĝis kiam la denove enkondukita enirmotivo finas la movimenton.
La trian movimenton Beethoven ekipis per la suplemento "Sankta dankokanto de resaniĝinto al la Diaĵo, en lidia modalo", kiu malrekte montras sur tio, ke li dumtempe de la komponado mem suferis je grava malsano kaj eĉ devis interrompi sian verkadon en 1825 por pluraj semajnoj. Post resaniĝo Beethoven komponis por sia kuracisto, profesoro Braunhofer, kanonon: »Doktor sperrt das Thor dem Todt, Note hilft auch aus der Not« (eo: Kuracisto fermis la pordegon al la morto; noto savas el la mizero; WoO 189)[16]. La dankemo pri sia resangiĝo, kiun Beethoven esprimis ankoraŭ ŝerce en la kanono, nun serioze trovis eniron en la kvarteton a-minoran.
La ĥoralecajn sekvencojn (kies efekton fortigas la uzado de la lidia modalo) destinantajn la movimenton ĉiam denove interrompas energiaj pasaĵoj, kiujn Beethoven mem ekipis per la noto "Sentanto novan forton". Je la fino la komenca temo estas prezentata denove, tamen ĉifoje, kiel Beethoven notas "per plej intima sento", kaj la muziko finsonas en Pianissimo.
La decidon, uzi en ĉi tiu movimento iomete malkutiman modalon, kaŭzis la tiama intereso de Beethoven pri la verkado de la itala komponisto Giovanni Pierluigi da Palestrina, kiun antaŭenigis la historiaj domkoncertoj de Raphael Georg Kiesewetter en Vieno.[17] Oni supozis, ke Beethoven uzis en la movimento melodion de Palestrina; skizoj tamen dokumentas tiun kiel inventaĵo de Beethoven.[18] Jam en 1818 Beethoven planis simfonion kiel „pia kantaĵo en simfonio en la malnovaj modaloj“,[19] sed ne realigis tion.
La kvara movimento, marŝo tenata en stakato, ŝajne donas al la verko serenan karakteron, derompiĝas tamen jam post mallonga tempo por transkonduki al la kvina movimento (je la fino la dua violono ludas siajn unuajn du notojn de la kvina movimento jam antaŭe).
Origine la eroj de la movimentoj, „Alla Marcia“ kaj „Piú Allegro“, estis du memstaraj movimentoj, tamen Beethoven kuntiris ambaŭ poste al unu movimento, verŝajne por starigi la trian movimenton en la centron.[15][20]
La kvina movimento, denove en a-minoro, redonas la emocian streĉon de la 3-a movimento. Violonĉelo, vjolo kaj 2-a violono kompletiĝas al pelanta, ĉiam revena akompanmotivo, sur kiu la 1-a violono ludas plendan, preskaŭ kantecan melodion (temon, kiun Beethoven origine antaŭvidis por la lasta movimento de sia 9-a simfonio[21]). Je la fino de la movimento pliiĝas la rapideco (Presto) kaj la plendomotivo de la 1-a violono estas turnata en la malon per transponado al A-maĵoro. Ĉi tiu nova temo, kiu antaŭindikas nun gajan finon de la arĉkvarteto, tamen post mallonga tempo fariĝas denove pli mallaŭta kaj ŝajnas finfine preskaŭ finsoni. Jen Beethoven kredigas la aŭskultanton, ke la movimento finiĝas kaj eĉ enmetas finoturnon. Ĉi tiu tamen estas abrupte interrompata per la denove komencanta temo en A-maĵoro kaj reaperas nur post ties trakondukado, por tiun fojon vere fini la movimenton.
Komence la kvarteto travivis je la ĉeesto de Beethoven du proboprezentadojn en la gastejo »Zum Wilden Mann« por la eldonisto Maurice Schlesinger kaj kelkaj el liaj amikoj, pri kio raportis Karl Holz: »Lia moŝto hodiaŭ ludis pli bone ol iam ajn. Lokojn, kiel la recitativon, neniu alia povas tiel ludi. Li havas tion, kion neniu alia povas lerni; anstataŭe li lernis ankaŭ nenion plu«[22]
La unuan fojon publike prezentis la kvarteton la Schuppanzigh-Quartett la 6-an de novembro 1825 en Vieno. Pri ĉi tiu unua prezentado la nevo de Beethoven, Karl, povis raporti al sia onklo: »La kvarteto estis ege aplaŭdata, ĝi ankaŭ konvenis bonege, kaj Linke ludis pli bone ol ĉiam antaŭe«[23]
La muzikrevuo »Allgemeine Musikalische Zeitung« skribis pri tio:
Nur post la morto de Beethoven Eldonejo Schlesinger presis la kvarteton.
Laŭ statistiko de korfakulo kaj amatora kvartetano Ivan Mahaim arĉkvarteto op. 132 estis prezentata en la unuaj 50 jaroj post sia ekesto 274 fojojn.[24]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.