Remove ads
From Wikipedia, the free encyclopedia
Skerco (de la italo "scherzo" = "ŝerco") estas la nomo por muzika movimento.
La skerco estas ekde Ludwig van Beethoven plejofte la 3-a movimento de sonato aŭ simfonio. Ĝi naskiĝis el la menueto, triparta danckomponaĵo en 3/4-takto, kiu en la Viena klasiko, ekz. ĉe Joseph Haydn kaj Wolfgang Amadeus Mozart, eniris la sonaton resp. simfonion kaj siaflanke devenis de kortega dancmuziko de la baroko.
Skerzo plejparte estas vigla (rapida) kaj oni ludas ĝin gajan, vitalan kaj spritan (temponomoj: alegro, vivace aŭ presto). La kutima formskemo estas, skerco - trio - skerco, tamen jam Beethoven traktas la formon sufiĉe libere. En la romantikisma muziko ofte aliĝas pluaj mezopartoj, tiel ke la skemo povas ekzempe aspekti jene: A - B - A1 - C – A2.
Skerco povas montri diferencajn kolorigojn: ekde gaja dancmovimento ĝis demona (Frédéric Chopin), vibre-ŝveba (Felix Mendelssohn Bartholdy), fortike-rustika (Anton Bruckner), melankolia, groteska (Gustav Mahler) aŭ tragikomika (Dmitrij Ŝostakoviĉ) etoso.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.