lando en Mezoriento From Wikipedia, the free encyclopedia
Palestino (arabe فلسطين Filasṭīn), agnoskita oficiale kiel la Ŝtato Palestino (arabe دولة فلسطين Dawlat Filasṭīn) fare de Unuiĝintaj Nacioj kaj aliaj internaciaj entoj, estas de jure suverena ŝtato[1][2] en Okcidenta Azio kiu postulas la teritoriojn de Cisjordanio (borde kun Israelo kaj Jordanio) kaj de la Gaza Zono (borde kun Israelo kaj Egiptio)[3] kun Jerusalemo kiel ĉefurbo, kvankam ties administra centro estas nuntempe en Ramalaho.[4][5] La tuto de la teritorio postulita de la Ŝtato Palestino estis okupita ekde 1948 (vidu la israela-araba milito de 1948), unue de Egiptio kaj Jordanio kaj poste de Israelo post la Sestaga Milito en 1967.[6][7] Palestino havis 5 051 953 loĝantojn en Februaro 2020, kio rankigas ĝin kiel la 121a ŝtato plej loĝata en la mondo.[8]
Ŝtato Palestino | |||||
---|---|---|---|---|---|
دولة فلسطين | |||||
suverena ŝtato Mediteranea lando lando neagnoskita ŝtato regiono | |||||
Komenco | 15-a de novembro 1988 vd | ||||
Antaŭe | Palestina Aŭtonomio vd | ||||
Geografia situo | 32° 0′ 0″ N, 35° 15′ 0″ O (mapo)3235.25 | ||||
Lando(j) | Palestino vd | ||||
| |||||
Fondinto(j) | Organizaĵo por Liberigo de Palestino vd | ||||
Lingvoj |
araba lingvovd
Samaria hebrea lingvo | ||||
| |||||
Posedatoj | Palestina Muzeo vd | ||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
La Ŝtato Palestino estis internacie agnoskita de 138 membroj de Unuiĝintaj Nacioj kaj ekde 2012 havas statuson de observanto en la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj.[9][10][11] Palestino estas membro de la Araba Ligo, de la Organizo por Islama Kunlaborado, de la G77, de la Internacia Olimpika Komitato, kaj de aliaj internaciaj entoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.