From Wikipedia, the free encyclopedia
Israela Okupado, Okupacio de Palestino aŭ specife la Militreĝimo de Cisjordanio estas terminoj kiuj referencas la juran kaj politikan staton de la loĝantoj sur la teritorioj okupaciitaj fare de Israelo ekde la Sestaga Milito de 1967. Tiuj teritorioj estas Cisjordanio, Gazaa Sektoro, Orienta Jerusalemo, la Golanaj Altaĵoj kaj, ĝis 1979, la Sinajo. Dum la okupaciado, tiuj areoj ankaŭ estis loĝigitaj fare de israelaj setlantoj [1].
La Sekureca Konsilio de UN aprobis Rezolucion 242 post la milito de 1967, kiu starigis deziron "establi daŭran pacon en Mezoriento" de Israelo retiriĝanta de areoj kiujn ĝi okupis en 1967, tiel ke ĝi perdis ĉian statuson kiel militema ŝtato de ĉiuj ŝtatoj kaj ke la sendependeco de la areo estu respektita, same kiel la rajton vivi en paco kun sekuraj kaj agnoskitaj landlimoj.
Israelo redonis la Sinajan Duoninsulon al Egiptio kiel parto de la Egipta-Israela Packontrakto, kaj retiriĝis de la Gazaa Sektoro en 2005, sed plue retenis la militan kontroladon de la ceteraj teritorioj.
La loĝantaro de Cisjordanio estas ĉefe arabaj palestinanoj, inkluzive de historiaj setlejoj en la lokoj kaj la rifuĝintoj de la 1948-datita Araba-Israela-Milito. Antaŭ la Sestaga milito Cisjordanio estis okupita fare de Jordanio kaj la Gazaa Sektoro de Egiptio. De la okupacio en 1967 ĝis 1993, la palestinanoj vivantaj en tiuj lokoj estis sub israela armea regado, do militjuro. Post interŝanĝo de leteroj inter la registaro de Israelo, ĉefministro Jicĥak Rabin kaj prezidanto de la Organizaĵo por Liberigo de Palestino Jaser Arafat, datita la 9-an de septembro 1993, la plej granda parto de la palestina loĝantaro kaj la palestinaj urboj venis sub la relativa jurisdikcion de la Palestina Aŭtoritato, kun nur parte Israela armea kontrolo, kvankam Israelo ĉe multaj okazoj redeplojis siajn soldatojn kaj retrudis plenan armean regadon en krizaj situacioj. En reago al kreskantaj konfliktoj kiel parto de la dua Intifado, la registaro de Israelo komencis la konstruadon de bariero, la tiel nomata Cisjordania Murego, en la Okcidenta Jordanlando, kiu estas plejparte konstruita ene de Cisjordanio. En 2005, Israelo translokis ĉiujn siajn loĝantojn kaj fortojn de la Gaza Sektoro, same kiel kvar setlejojn el la norda Cisjordanio. Tamen ekde tiam Israelo starigis novajn israelajn koloniojn en areoj de Cisjordanio.
La signifo de la titoligo de ĉi tiuj teritorioj kiel okupaciita teritorio estas ke certaj laŭleĝaj devontigoj falas sur la okupacianta potenco laŭ internacia juro, certaj leĝoj de milito reganta militistan okupadon, inkluzive de la Hagaj Kongresoj de 1899 kaj 1907 kaj la Kvara Ĝeneva Konvencio [2]. Unu el tiuj devontigoj estas daŭrigo de la status quo ĝis la subskribo de packontrakto, la solvo de specifaj kondiĉoj skizotaj en packontrakto aŭ la formado de nova civila registaro [3].
Israelo disputas ĉu tio validas kaj ĝis kia etendo, ĉu israelaj setlejoj en ĉi tiuj teritorioj estas en rompo laŭ la Ĝeneva Konvencio de la devontigoj de Israelo kiel okupacianta potenco, kaj ĉu la setlejoj konsistigas militkrimojn [4][5]. En 2015, pli ol 800 000 israelanoj loĝis en tiuj teritorioj en siaj propraj barilitaj setlejoj, kaj tiuj setlantoj konsistigantas preskaŭ 13% el la juda loĝantaro de Israelo [6]. La setlantoj ĝuas plenajn civitajn kaj politikajn rajtojn de la lando, sed la palestinanoj loĝantaj tie tute ne.
La Internacia Tribunalo de Justico (ICJ) [7], la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj [8] kaj la Sekureca Konsilio ĉiuj rigardas Israelon kiel la okupacianta potenco por la teritorioj [9]. La Speciala Raportisto de UN Richard Falk nomis la okupaciadon fare de Israelo kiel "malobeo al internacia juro" [10]. La Supera Tribunalo de Israelo aljuĝis, ke Israelo estas tenanta Cisjordanion (t.n. Okcidenta Bordo) sub "batalema okupo" [11]. Tamen, sinsekvaj israelaj registaroj preferis la terminon "disputitaj teritorioj" en la kazo de la Cisjordanio [12][13] kaj Israelo same daŭrigas, ke Cisjordanio estas disputita teritorio [14].
La nuna kaj estonta politika statuso de tiuj areoj estas kontestata. Aparte varme diskutita estas la laŭleĝeco de Israelo instiganta setlejojn kaj konfiskanta la akvoresursojn en la areo, ke Israelo estas laŭleĝe okupanta potenco laŭ la Kvara Ĝeneva Konvencio, kaj ĉu sendependa palestina ŝtato devus esti establita en tiuj lokoj.
Israelo unupartie retiriĝis de la Gazaa Sektoro en 2005, sed la UN kaj nombro de homrajtaj organizaĵoj daŭre konsideras Israelon kiel la okupanta potenco de la Gazaa areo pro ties blokado de la teritorio; Israelo malakceptas ĉi tiun karakterizadon [15][16][17][18][19]. La 24an de septembro 2021, en parolado antaŭ la UN Ĝenerala Asembleo, la Prezidanto de la Palestina Nacia Aŭtoritato (PNA), Maĥmud Abbas, donis al Israelo unu-jaran ultimaton por fini sian militistan okupon de la palestinaj teritorioj, deklaranta, ke ties malsukceso tiel fari gvidus al la retiro de Palestino de la "agnosko de Israelo bazita sur la landlimoj de 1967" de 1993 (sub la Oslo akordoj) kaj alportonta de la afero al la ICJ [20]. En sia parolado, Abbas referencis la israelan politikon kiel egalanta al "Rasapartismo" kaj "Etna purigado" [21].
Malgraŭ ke ĉiuj arabaj-islamanaj enloĝantoj de la teritorio de la iama Palestino (okcidente de la rivero Jordano) konsideras sin laŭnaciece palestinanoj, la israela juro traktas ilin malsame unu de la alia.
Tute male al israelaj araboj, araboj de Cisjordanio kaj Gaza Sektoro ne estas civitanoj de Israelo, kaj tial ne estas submetataj al la samaj politikaj rajtoj, liberecoj kaj leĝa protekto donitaj sub israela juro kiel israelaj civitanoj vivantaj en la samaj lokoj. Fakte ekde la komenco de la okupacio, en 1967, ili estas sub militleĝo (Tio ĉesis en la Gazaa Sektoro en 2006 kaj post nelonge estis anstataŭigita pere de blokado). Ĉi tio signifas, ke krom la supera kortumo de la lando la aliaj kortumoj tute ne estas haveblaj al ili, ĉar ili estas aljuĝita laŭ la militleĝo en specialaj por ili milittribunaloj fare juĝistaj oficiroj de la okupanta armeo (la IDF) kaj estas metitaj en specialajn prizonojn. Interalie, la militreĝimo inkluzivas ke ili nek havas la rajton libere moviĝi, specife elirblokadoj estas oftaj en periodoj de konflikto, kaj certe ne la rajton partopreni la balotojn en Israelo.
Israelo havas siajn proprajn civilajn jurojn por la Golanaj Altaĵoj kaj Orienta Jerusalemo (ankaŭ okupaciitaj teritorioj). La leĝoj efektivigas la areojn kiel parton de la teritorio de la ŝtato kaj ofertas al la loĝantoj israelan civitanecon, kun plenplenaj rajtoj. Kontraste, Cisjordanio restas sub armea kontrolo, kaj estas vaste rigardata - fare de Israelo, la palestinanoj kaj la internacia komunumo - kiel la loko de estonta palestina ŝtato. La plej multaj el la intertraktadoj rilataj al la teritorioj baziĝas sur la Rezolucio de la Sekureca Konsilio de UN n-ro 242, kiu petas Israelon retiriĝi el okupataj teritorioj kontraŭ paco kun la arabaj ŝtatoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.