Ŝipo
granda flosema akvoveturilo kun ferdeko / From Wikipedia, the free encyclopedia
Ŝipo estas veturilo, kiu servas por veturi sur aŭ en akvo, tio estas flosanta akvoveturilo. Oni distingas inter ŝipo, barko kaj boato precipe laŭ la grandeco: Ŝipo estas la plej granda speco, kaj boato la plej malgranda. El tio tiuj tipoj diferenciĝas ankaŭ pro formo kaj kapablo por ŝarĝo kaj pasaĝeroj. Barko ordinare uzas velojn (kun aŭ sen motoro), kaj boato estas sufiĉe malgranda por povi esti remata. Alude al sia pelado, ŝipoj moviĝas vente, vapore (per turbinoj), aŭ nuklee (per atoma energio).
La ŝipestro (iafoje nomata "kapitano") estas nekontestebla mastro de ĉio, kio okazas surŝipe kaj tradicie estas la lasta kiu forlasas la ŝipon kaze de vrako aŭ simila danĝero.
La ŝtatoj de la mondo dividas siajn ŝipojn en militan ŝiparon kaj komercan ŝiparon aŭ respektive militfloton kaj komercfloton, ambaŭ kune estus floto.
Ŝipoj estas uzataj sur lagoj, maroj, kaj riveroj por vario de agadoj, kiaj transporto de personoj aŭ varoj, fiŝkaptado, distrado, publika sekureco aŭ landlima kontrolo, kaj milito. Historie, "ŝipo" estis velŝipo kun almenaŭ tri mastoj kaj kompleta busprito.
Ŝipoj kaj boatoj disvolviĝis laŭlonge de la historio de la homaro. En armitaj konfliktoj kaj en ĉiutaga vivo ili estis integra parto de modernaj komercaj kaj militistaj sistemoj. Fiŝboatoj estas uzataj de milionoj de fiŝkaptistoj tra la tuta mondo. Militfortoj funkciigas ŝipojn por marmilito kaj transportado kaj elteno de fortoj transmare. Komercaj ŝipoj, preskaŭ 35,000 en nombro, portis 7.4 mil milionoj da tunoj da ŝarĝo en 2007.[1] Je 2011, estas ĉirkaŭ 104,304 ŝipoj kun identigaj nombroj IMO en la mondo.[2]
Ŝipoj estis ĉiam ŝlosilaj en la grandaj esploroj kaj sciencaj kaj teknologiaj disvolviĝoj en la historio de la mondo. Navigistoj kiaj Ĉeng He etendis inventojn kiaj la kompaso kaj la nigra pulvo. Ŝipoj estis uzataj por celoj kiaj koloniismo kaj sklavkomerco, kaj utilis por necesoj sciencaj, kulturaj, kaj humanitaraj. Post la 16a jarcento, novaj produktoj kiuj estis venintaj el Ameriko danke al la eŭropaj maristoj grave kontribuis al la monda loĝantaro.[3] Akva transporto absolute ŝanĝis la tutmondan ekonomion al la nuntempa energi-intensivaj modeloj.