Transiroj de Atlantika Oceano
From Wikipedia, the free encyclopedia
Transatlantikaj transiroj estis trapasadoj de pasaĝeroj kaj kargo tra la Atlantika Oceano inter Ameriko kaj Eŭropo aŭ Afriko. La majoritato de pasaĝera trafiko okazas tra la Norda Atlantiko inter Norda Ameriko kaj Okcidenta Eŭropo. Jarcentojn post la malpliiĝo de la sporada vikinga komerco kun la tiam nomita Markland, oni establis regulajn kaj sinsekvajn transatlantikajn komercvojojn en 1566 pere de la hispanaj flotoj de Karibio, sekve al la Vojaĝoj de Kristoforo Kolumbo.