Ĉeng He
From Wikipedia, the free encyclopedia
ĈENG He (ĉine 鄭和, Zhèng Hé, aliaj transliterumadoj: Cheng Ho (Ĉeng Ho) aŭ Zheng He) aŭ San Bao (ĉine 三寶), naskiĝnomo Ma Ho; (naskiĝis en 1371 en Junano, mortis en 1433) estis ĉina Huja vojaĝanto, ŝipveturisto, ŝipara almiralo kaj diplomato en la epoko de la Dinastio Ming. Li naskiĝis kiel islamano, iĝis eŭnuko kaj servis la ĉinan imperiestron. Ĉeng He komandis ekspediciajn veturojn al Sudorienta Azio, Suda Azio, Mezoriento, kaj Orienta Afriko inter 1405 ĝis 1433.
Ĉeng He | |
---|---|
Statuo el moderna monumento al Ĉeng He ĉe Stadthuys en Malako, Malajzio | |
Persona informo | |
Naskonomo | 鄭和 |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1370 (1370-11-30) en Kunmingo, Yuan |
Morto | 30-an de novembro 1432 (1432-11-30) (62-jaraĝa) en Nankino, Dinastio Ming |
Tombo | Tomb of Zheng Da Chia |
Lingvoj | ĉina |
Ŝtataneco | Dinastio Ming |
Familio | |
Patro | Hajji Ma |
Parencoj | Sayyid Ajjal Shams al-Din Omar |
Okupo | |
Okupo | esploristo • diplomato • navigisto • eŭnuko • vojaĝisto |
Verkoj | Treasure voyages |
Kiel favoritulo de la Imperiestro Jongle, kies Jingnanan ribelon li helplis, li elstariĝis ĝis la pinto de la imperial hierarkio kaj servis kiel komandanto de la suda ĉefurbo Nankino (la ĉefurbo estis poste movita al Pekino fare de la imperiestro Jongle). Tiuj vojaĝoj estis dumlonge forgesitaj en oficialaj ĉinaj historioj sed iĝis bone konataj en Ĉinio kaj eksterlande ekde la publikigo de la verko de Liang Kiĉao nome Biografio de la granda navigisto de niapatrio, Ĉeng He[1] en 1904.[2] Trilingva steleo lasita de la navigisto estis malkovrita en la insulo Srilanko nome en Galle tuj poste.