Ŝipestro
From Wikipedia, the free encyclopedia
Ŝipestro aŭ Ŝipkapitano (ankaŭ nomita simple kapitano aŭ majstro) estas aprobita maristo en finfina ordonrajto pri la ŝipo.[1] La kapitano respondecas pri la sekura kaj efika operacio, inkluzive de kargoperacioj, navigacio, skipadministrado kaj certigado ke la ŝipo observas lokajn kaj internaciajn jurojn, same kiel firmaajn kaj flagajn ŝtatpolitikojn. Ĉiuj personoj surŝipe, inkluzive de oficiroj kaj skipo, aliaj surbordaj laboristoj, pasaĝeroj, gastoj kaj pilotoj, estas sub la aŭtoritato de la kapitano kaj tio estas ĝia finfina respondeco. Kaze de vrako la ŝipestro devas esti la lasta kiu abandonas la ŝipon. Kaze de neceso, ĉefe iam, la ŝipestro havis rajton plenumi religiajn ceremoniojn, nuptojn, enterigojn al maro ktp.