Ĝalal ad-Din Muhammad Rumi
persa poeto / From Wikipedia, the free encyclopedia
Ĝalal ad-Din Muhammad Rumi, nomata Rumi aŭ Moulana aŭ Moulavi (arabe جلال الدين محمد رومي, Ĝalāl ad-Dīn Muḥammad Rūmī; naskiĝis la 30-an de septembro 1207 en Balĥ (nuntempe provinco Balĥ, Afganio[1]), mortis la 17-an de decembro 1273) estis sunaisma islama juristo, teologo, poeto kaj sufiisma mistikulo. Li estas unu el la plej gravaj poetoj de la persa lingvo.
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Rumi |
Ĝalal ad-Din Muhammad Rumi | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
جلالالدین مُحمَّد بلخی | |||||
Naskiĝo | 30-an de septembro 1207 (1207-09-30) en Vaĥŝ, Ĥorezma imperio | ||||
Morto | 17-an de decembro 1273 (1273-12-17) (66-jaraĝa) en Konya, Ruma sultanlando | ||||
Tombo | Muzeo Mevlana vd | ||||
Religio | islamo • sufiismo vd | ||||
Etno | Perso | ||||
Lingvoj | persa • araba • malnova anatolia turka lingvo • mezepoka greka vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Baha ud-Din Walad vd | ||||
Edz(in)o | Gawhar Khatun vd | ||||
Infanoj | Sultan Walad vd | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | خاموش vd | ||||
Okupo | poeto • ulemo • verkisto • literaturisto • filozofo • mistikulo • teologo vd | ||||
Laborkampo | Islama filozofio • sufiismo vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | La Sep Lecionoj ❦ Ĝi Estas Tio, Kio Ĝi Estas ❦ Masnavio ❦ Divan-e Ŝams-e Tabrizi ❦ Maktubat vd | ||||
Filozofo | |||||
Rum Mezepoko | |||||
Skolo/tradicio | sunaismo, parte sufiismo; liaj sekvantoj formis ordenon Mevlevio | ||||
Ĉefaj interesoj | sufia poezio, sufia medita danco, muraqaba, dhikr | ||||
Noteblaj ideoj | persa poezio, nej-fluto kaj sufiisma danco | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Per siaj kantoj plenaj de varmo, amo, sensualeco kaj mistika spirita deziro al la perfekteco de Dio, lia beleco kaj potenco, li predikis ligon inter universala kompreno de spiriteco kaj la personaj kaj intimaj aspektoj de amo. Farante tion, Rumi kunligis inter la islamaj ŝariaj elementoj kaj kio estas perceptita por li kiel la eneca kaj esenca dimensio - islama mistikismo. Rumi estis dum multaj jaroj speciale amata kaj konata inter persaj poeziolegantoj en la orienta mondo, de Turkio, tra Irano ĝis norda Hindio. En la komenco de la 21-a jarcento, post amaso da novaj tradukoj de liaj poemoj, li ankaŭ famiĝis en multaj okcidentaj landoj kaj estis kronita kiel la plej vendata poeto en Usono.
Rumi verkis siajn verkojn ĉefe en la persa, kiu estis lia gepatra lingvo, sed li ankaŭ verkis kantojn en la turka, araba kaj greka. Kiel unu el la plej grandaj poetoj en la mondo, Rumi estas dotita per eksterordinara talento kiu estas esprimita en kreivo, pensoprofundo, noviga verkado, ampleksa scio de la persa lingvo kaj estas konsiderata kiel la plej granda el islama mistikismo. Lia la ses-voluma libro de poezio, la Masnavio, Masnavije ma'navi (Spirtuala masnaviaro), estas rigardata kiel unu el la plej mirindaj kaj inspiraj libroj en la persa literaturo kaj foje estas konsiderata la "Korano de la Persoj."