Ĉatisgaro
From Wikipedia, the free encyclopedia
From Wikipedia, the free encyclopedia
Ĉatisgaro (hindie छत्तीसगढ़) estas gubernio en centra Barato. Oni starigis ĝin la 1an de novembro 2000 el la 16 distriktoj de sudorienta Madja-Pradeŝo en kiuj oni parolas la ĉatisgaran lingvon.
Ĉatisgaro | |
---|---|
Origina nomo | hindie छत्तीसगढ़ |
subŝtato de Barato | |
Administrado | |
Estas parto de | Barato |
Administra centro | Rajpuro |
Politiko | |
Estro | Vishnu Deo Sai (ekde 13-a de decembro 2023) |
Demografio | |
Oficiala lingvo | Hindia |
Loĝantaro (laŭ la stato de 2011) | 25 540 196 |
Loĝdenso | 189 loĝ./km² |
Geografio | |
Areo | 135 000 km² (13 500 000 ha) |
Ĉatisgaro sur la mapo de Barato | |
Geografia situo | 21° 16′ 12″ N, 81° 36′ 0″ O (mapo)21.2781.6 [+] |
Kodoj | |
ISO 3166-2 | IN-CG |
Eksteraj paĝoj | |
chhattisgarh | |
La kategorio en la Komunejo | Ĉatisgaro [+] |
Laŭ la stato de 2020 en la subŝtato vivis 29 436 231 loĝantoj sur areo de 135 194 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 218 loĝantoj/km². Rajpuro estas ĝia ĉefurbo.
Ambikapur, Bilaspur, Ĉirmiri, Durg, Ĝagdalpur, Korba, Rajgarh kaj Rajnandgaon estas gravaj urboj.
En Ĉatisgaro tropika klimato regas kun influo de musono. La someroj (inter aprilo-junio) estas varmaj, ofte kun preskaŭ 40 °C-ojn. Poste musono alvenas. Jare pluvas po pli ol 1000 mm. Vintro daŭras inter novembro-januaro, tiam estas agrabla temperaturo kaj neniam frostas.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.