urbo en Barato From Wikipedia, the free encyclopedia
Ambikapur, laŭ (hindie अम्बिकापुर) estas urbego kaj municipo en orient-centra Barato, en subŝtato Ĉatisgaro, en la distrikto Surguja, kie ĝi estas ties sidejo. La loknomo estas derivita de la hindua diino Ambika (Mahamaja) Devi, kiu estas la centra figuro de kultado en la areo.
Ambikapur | |||
---|---|---|---|
urbo municipal corporation in India (en) vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 497001 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 23° 7′ N, 83° 12′ O (mapo)23.1283.2 [+] | ||
Alto | 623 m [+] | ||
Areo | 1983 km² ( 198 300 ha) [+] | ||
Horzono | UTC + 05:30 | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Ambikapur [+] | |||
Ambikapur havis populacion de 264 575, kun la aglomeraĵo 343 173 en 2011 kun efika legopovo 88%, pli alta, ol la landeveraĝo.
Ambikapur situas en montaro 623 metrojn super la marnivelo sur arbarriĉa areo. Korba troviĝas 100, Singrauli 132, Rajgarh 137, Bilaspur 158, Ranĉio 219, subŝtata ĉefurbo Rajpuro 262, Ĝabalpur 334, Kolkato 534, tutlanda ĉefurbo Delhio 856, Mumbajo 1171 kilometrojn (aere) .
Ambikapur estas unu el la plej malnovaj urboj en la ŝtato kaj ĝi estis longe ĉefurbo de la prinlando Surguja ĝis la landa sendependiĝo en 1947.
La naturaj resursoj inkludas baŭksitojn kaj arbarajn produktaĵojn en komenco de Ambikapur.
En Ambikapur universitato kaj medicina kolegio funkcias.
79% de la populacio estas hinduoj, islamanoj 11%, kristanoj 8%, iomete ankaŭ aliaj religioj.
En Ambikapur finiĝas la fervoja linio el Anuppur. Multe da vojoj kuras al la urbego el ĉiuj direktoj. La plej proksima flughaveno troviĝas en Rajpuro.
Ambikapur havas tropikan klimaton kun influo de musono. Jare pluvas 1399 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed plej ofte inter junio-septembro. La averaĝa jara temperaturo varias inter 18-30 °C.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.