From Wikipedia, the free encyclopedia
Ĉirmiri, laŭ (hindie चिरमिरी) estas urbego kaj municipo en Barato, en subŝtato Ĉatisgaro, en distrikto Korija.
Ĉirmiri | |||
---|---|---|---|
montetostacio vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 497449 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 100 800 () [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 23° 12′ N, 82° 21′ O (mapo)23.282.35 [+] | ||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||
| |||
| |||
Ĉirmiri havis populacion de 100 800 en 2021 kun legopovo 66%.
Ĉirmiri situas laŭ rivero en montaro 586 metrojn super la marnivelo. Ambikapur troviĝas 87, Korba 102, Singrauli 117, Bilaspur 127, Rajgarh 179, subŝtata ĉefurbo Rajpuro 228, Ĝabalpur 248, Ranĉio 304, Kolkato 620, tutlanda ĉefurbo Delhio 794, Mumbajo 1094 kilometrojn (aere) .
Ĉirmiri estas minurbo, la unua minejo pri karboj malfermis en 1930, post 2 jaroj komenciĝis fakte la minado. La sekvaj minejoj malfermis en 1942, 1945 kaj 1946. Ili estis privataj, sed la ŝtato naciigis ilin en 1973.
Ekonomio de Ĉirmiri konsistas el karbominado, spite la surfacan minadon la areo havas densajn arbarojn, kiu enhavas ekzotikan flaŭron kaj faŭnon kun naturaĵoj por la turistoj.
En Ĉirmiri la ĉefaj lingvoj estas la hindia kaj la ĉatisgara. Plejparte hinduoj vivas en la urbego.
En Ĉirmiri finiĝas flanka fervoja linio, ankaŭ por pasaĝeroj, sed la minejoj havas alian linin. 3 vojoj kuras al la urbego.
Ĉirmiri havas tropikan klimaton kun influo de musonoj. Jare pluvas 1422 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed plej ofte inter junio-septembro. Novembre kaj decembre apenaŭ pluvas. La averaĝa jara temperaturo varias inter 17-30 °C.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.