Romaj ciferoj
cifersistemo uzita en Romio kaj ankaŭ kelkfoje nuntempe: I (unu), II (du), III (tri), IV (kvar), V (kvin), ktp. / From Wikipedia, the free encyclopedia
La sistemo de romaj ciferoj (aŭ romanaj ciferoj) aperis ĉirkaŭ la jaro 800 a.K. ĉe etruskoj kaj ĝin uzis ankaŭ latinlingvaj romianoj. Anoj de la eŭropa kulturo ankoraŭ uzas ĝin por horloĝoj, datoj, monatnombroj, kaj jarcentoj, kaj por nomoj de seriaj moŝtuloj, kiel reĝoj, imperiestroj, kaj papoj.