Ŝaltilo
aparato kiu, laŭvole, permesas aŭ malpermesas, ke elektra kurento fluu tra ĝi, kaj tra la elektra cirkvito, en kiu ĝi estas konektita / From Wikipedia, the free encyclopedia
Ŝaltilo estas aparato kiu, laŭvole, permesas aŭ malpermesas, ke elektra kurento fluu tra ĝi, kaj tra la elektra cirkvito, en kiu ĝi estas konektita.
- Kiam ŝaltilo estas fermita, la kurento povas traflui ĝin
- Kiam ŝaltilo estas malfermita, la kurento ne povas traflui ĝin
Estas ŝaltiloj por ŝalti (ekfunkcii, eklumigi) kaj malŝalti (haltigi, estingi) ĉiujn elektrajn aparatojn, de la elektra lampo al la komputilo. Plej ofte uzataj estas la ŝaltiloj de lumigo.