Ŝako
tabulludo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Ŝako (el la persa شطرنج, Ŝatranĝ, reganto aŭ reĝo) estas klasika tabulludo por du ludantoj. La ludo estiĝis en la 15-a jarcento en suda Eŭropo per reguligo de la persa ludo ŝatranĝo, sekvanto de la malnova hindia ludo ĉaturango. Ŝako estas ludata sur ŝaktabulo, la kvadrata tabulo dividita en 8 × 8 kvadratojn, alterne nigraj kaj blankaj. Komence de la ludo ĉiu el la du ludantoj havas sume dek ses pecojn de ses specoj: reĝon, damon, po du turojn, kurierojn kaj ĉevalojn kaj ok peonojn. La ludantoj, markataj kiel "blanko" kaj "nigro" laŭ la koloro de pecoj (kelkfoje ankaŭ nomataj "helo" kaj "malhelo"), per kiuj ili ludas, alterne movas la pecojn el unu ĉelo al alia. La celo de la ludo estas ŝakmato, tia atako de la reĝo de la rivalo, kiu estas nerefutebla. La ŝako ne enhavas elementon de hazardo; la ludon decidas kapabloj kaj konoj de la ludantoj.
Ŝako | ||
---|---|---|
tabulludo • speco de sporto • two-player game • sporta ludo | ||
Nombro de ludantoj | 2 | |
Aĝa rekomendo | 5 jaroj kaj pli | |
Daŭro de ludo |
| |
Komplekseco de reguloj | meza | |
Strategio | multaj | |
Hazardo | forestas | |
Necesaj kapabloj | strategia kaj taktika pensado | |
Estiĝo | 15-a jarcento | |
Grava komponanto de la ŝako estas ŝaka teorio, kiu havas karakteron de scienco. En kompozicia ŝako ni renkontiĝas kun arta aspekto de la ŝako. La lernado kaj ludado de ŝako estas rekomendata kiel maniero plibonigi kvaliton de pensado kaj disvolvi favorajn trajtojn de karaktero. La ŝako estas unu el la plej popularaj ludoj de la mondo. Ŝakon ludas milionoj da homoj kiel neformale por amuzo, tiel ankaŭ en konkura, sporta aspekto. Ŝakmatĉoj kaj ŝakturniroj estas organizataj ekde la komenco de tiu ĉi ludo kaj signifa evoluo de la ŝaka sporta vivo okazas ekde la lasta kvarono de la 19-a jarcento. La unua oficiala ŝakmondĉampiono, Wilhelm Steinitz, gajnis sian titolon en la jaro 1886; lia hodiaŭa sekvanto estas la norvega ŝaka grandmajstro Magnus Carlsen.
En la dua duono de la 20-a jarcento komencis esti uzataj komputiloj; en la komenco de evoluo de komputila tekniko kreo de ŝaka programo estis konsiderata kiel bona testo pri kapablo de komputiloj imiti homan pensadon. Komence neperfektaj, tiaj programoj iom post iom pliboniĝis kaj en la jaro 1997 speciala ŝakkomputilo de firmao IBM gajnis matĉon kontraŭ la tiama mondĉampiono - Garry Kasparov. La komputiloj en la rolo de sekundantoj ebligis ankaŭ plibonigon de preparado de ŝakistoj kaj interreto alportis kun si ankaŭ kreskon de populareco de ŝakludo trans la reto.