Kuriero (ŝako)
ŝakfiguro moviĝanta diagonale / From Wikipedia, the free encyclopedia
Kuriero (♗,♝) estas ŝakpeco ofte markita per oblikva entranĉo en sia supro. Ĝi moviĝas nur diagonale sur la tabulo.
Ĉiu ludanto komence havas du kurierojn, kiuj staras sur malsamkoloraj ĉeloj. Kuriero ĉiam troviĝas sur ĉelon samkoloran kiel tiu de la komenco; ĝi tial povas atingi nur duonon de ĉiuj kampoj. Du "malsamkoloraj" kurieroj estas tre potencaj, se ili bone kunlaboras. Oni taksas la valoron de kuriero je 3 peonaj unuoj, same kiel tiun de ĉevalo, sed la valoron de kuriera duopo pli alta ol tiun de ĉevala duopo.
La entranĉo en la pecon laŭdire simbolas la du dentegojn de elefanto kaj tio estas la nomo de la peco en la rusa. En Anglio oni ĝin interpretis kiel episkopan ĉapon (mitron) kaj tial nomas la kurieron bishop (episkopo; same en la portugala). En Francio oni ĝin interpretis kiel ĉapon de bufono kaj nomas la kurieron fou (bufono). En la germana kaj la nederlanda lingvo ĝi nomiĝas Läufer resp. loper (kuranto aŭ kuriero), en la itala alfiere (standardisto), simile en la hispana alfil. En la greka, ĝia nomo estas Αξιωματικός (oficiro)