Ŝakalo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Ŝakalo estas komuna nomo por tri malgrandaj aŭ mezgrandaj specioj el genro Canis, kiuj troveblas en Afriko, Azio kaj sud-orienta Eŭropo. Laŭ sia ekologia niĉo, aspekto kaj konduto, ŝakaloj estas tre similaj al parenca specio kojoto (Canis latrans), kiu loĝas en Norda Ameriko (iam kojotoj eĉ estas nomataj "amerikaj ŝakaloj").[1] Ŝakaloj (kaj ankaŭ kojotoj) estas ĉionvoraj rabobestoj, kiuj ĉasas malgrandajn kaj mezgrandajn animalojn, kaj estas ankaŭ kadavromanĝantoj. Ili havas longajn krurojn kaj akrajn, kurvitajn kaninojn, adaptitajn por ĉaso de malgrandaj mamuloj, birdoj kaj reptilioj. Grandaj piedoj kaj malpezaj kruraj ostoj ebligas ilin kuri grandajn distancojn je konstanta rapido de ĉ. 16 km/h. Ili estas krepuskemaj, plej aktivaj ĉe aŭroro kaj sunsubiro.
![]() | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Nigradorsa ŝakalo en Cape Cross, Namibio
![]() Stria Ŝakalo | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
![]() | ||||||||||||
Specioj | ||||||||||||
Ora ŝakalo, Canis aureus | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
Socia unuo de ŝakala socio estas paro, plej kutime monogamia, kiu protektas sian teritorion de aliaj paroj. Ŝakaloj markas siajn teritoriojn per urino kaj fekaĵoj kaj agrese forpelas ĉiujn invadantojn. Iam teritorioj estas sufiĉe grandaj por travivo de ne nur la paro, sed ankaŭ ĝiaj adoleskaj idoj, kiuj ne jam establis sian propran teritorion. Ŝakaloj foje amasiĝas en grupojn, ekzemple, en malsataj tempoj aŭ por utiligi kadavron de iu granda besto, sed normale ili ĉasas sole aŭ pare.